Diskuto:Samspecieco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mm. Mi ne aparte fakas pri biologio, sed ĉu esence la temo de tiu ĉi artikolo ne estas "samspecieco" (sen "f")? Ja "sam-specif-ec-o" estas io tute alia en Esperanto. Amike, --WinstonSmith 23:41, 14. Jul 2010 (UTC)

Tute prave, en Esperanto "speci'o" (ReVo  specio en ReVo ) kaj "specif'i" (ReVo  specifi en ReVo ) estas du tute apartaj nocioj. Ke iuj nacilingvoj konfuzige uzas "species" kaj "specify" por "specioj" kaj "distingi speciojn" ne devas instigi nin fari la saman konfuzon. Mi alinomis kaj korektis ĉiujn amlĝustajn aperojn de "specif-" kie devas esti "speci-" Arno Lagrange @ 07:40, 15. Jul 2010 (UTC)