Diskuto:Sankta Romia Imperio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial "mallonge German-Romia Imperio"? Jen simpla kopio de nur skandinavia lingvouzo. Pli trafe: mallonge Sankta Romia Imperio (kiel ja ankaŭ tekstas la artikoltitolo). Montanesko 21:21, 25. Dec 2004 (UTC)

Laŭ PIV, Rom-Germana estas: nomepiteto de la imperio (962-1806), kiu entenis italajn k germanajn landojn, plejofte sub nominala aŭtoritato; ekde 1254, ĝi estas kvalifikata kiel "sankta". Lingvano 18:53, 5. Apr 2005 (UTC)

Sankta Romia Regno?[redakti fonton]

La traduko de la germana termino Heiliges Römisches Reich (Deutscher Nation) estas "Sankta Romia Regno (de Germana Nacieco)", la traduko de la latina Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae fakte estus ..."Imperio"... . Ĉar temas pri germana institucio (eĉ laŭ la nomo), eblus difini rekte el la germana, ne el la latina, angla aŭ franca... kvankam en si mem "Sanka Romia Imperio" ankaŭ bone sonas. Ne plu bone sonas, se la esperanta ekvivalento de Kaiser estas imperiestro (ne cezaro), kaj la termino "Kaiser des Heiligen Römischen Reiches" estas "imperiestro de la Sankta Romia Imperio" - jen duoblismo. Tiun stilan problemon bone evitas la strikta esperantigo "Reich = Regno".

Mi hodiaŭ unue instalas redirektigon de "Sanka Romia Regno" al "...Imperio", sed proponus movon de la tuta paĝo al "...Regno" - tamen mi volas diskutigi la temon antaŭ ol fari tion.

ThomasPusch 16:40, 5. Okt 2006 (UTC)

En la ĉapitro Nomo kaj ĝenerala koncepto jam oni kolektas diversajn opiniojn kaj argumentojn pri la nomo, el kiuj la plej amuza estas tiu de Voltero. Tiukadre mi opinias, ke oni povas lasi tiel la titolo; fakte jam en la komenco de la artikolo oni mencias la diversajn nomojn. En diversaj epokoj kaj landoj la nomoj ŝanĝiĝis; mi opinias, ke ne meritas la penon eniri en tiu redaktokonflikto.--kani (diskuto) 01:02, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Ambaŭ nomoj (same) bonas. Se ni komencus de nulo, mi preferus "... Regno", sed nun jam ekzistas pluraj centoj da artikoloj kiuj uzas "... Imperio". Ŝanĝi tion estus grandega laboro, sed apenaŭ iu signifa plibonigo. Do, la nuna nomo restu. - Moldur (diskuto) 18:50, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]