Diskuto:Vendelino de Treviro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sankta Vendelino)

La fonto de la artikolo estas la koncerna teksto en la hungara vikipedio. La sanktulo tamen pasigis sian vivon en Germanlingvio kaj supozeble kiel monaĥo precipe respektive almenaŭ ofte parolis la latinan, do la hungara traduko de lia nomo (Vendel) ne gravas pli ol, ni diru, la rusa traduko (Венделин): unuavice lia nomo gravas en la latina (Wendelinus), duavice en la germana (Wendelin, Wendelinus, cetere ankaŭ Wendalin, Wendalinus, nur malofte neformale mallongigata "Wendel"). La vorta radiko ĉiam finiĝas je "-in", kaj tial ankaŭ en plej multaj aliaj lingvoj krom la hungara li transskribiĝas al "Wendelin" respektive "Vendelin" (ekzemple angle kaj france "Wendelin", itale "Vendelino", la rusan vidu supre). Mi vidas nenian pravigon forpreni de lia nomo la lastan silabon "-in", sed deduktas ke la traduko de la teksto el la hungara simple kaŭzis tajperaron influitan de la hungara lingvo. Tial mi ĝis prezento de konvinkaj kontraŭaj argumentoj movas la artikolon al titolo "Sankta Vendelino", metante alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 19:48, 22 Apr. 2015 (Mi cetere konscias ke foje en la klasika latina -in- estas malgrandiga sufikso samkiel la e-lingva -et-, vidu Marcellus kaj "Marcellinus", sed ĉi-tie mi vidas nenian signon ke temus pri malgrandiga sufikso forprenebla de "la kerna vorto")