Diskuto:Sergej Tanejev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interesa estas la eltiraĵo el lia taglibro:

"30.04.1898. Ni tagmanĝis: Juŝa, Kola kaj la esperantisto Fedorovskij, intencanta presi miajn Esperantajn romancojn"

Ne klaras al mi, kiu povus esti tiu esperantisto Fedorovskij. Klaras ke ne povus temi pri la geologo Nikolaj Miĥajloviĉ Fedorovskij, la sola Fedorovskij pri kiu atentigas la vikidatumaro, ĉar tiu en 1898 estus nur 11-jara, iom juna por jam havi planojn pri eldonado de romancoj... Sed kiu estas la esperantisto Fedorovskij? ThomasPusch (diskuto) 15:47, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Tamen, la praa adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon en serio XVII donas la nomon Vladimir Miĥajloviĉ Fedorovskij, n-ro 3762, en Moskvo. Tiu povus esti la serĉata. Sed ŝajne estas neniuj kromaj informoj pri li (klaras ke d:Q3561777, naskita en 1950, estas nur hazarde samnomulo). ThomasPusch (diskuto) 15:59, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Dubinda aserto[redakti fonton]

En la teksto ĝis nun estis la sekva frazo: "La lastaj jaroj de Tanejev malheliĝis pro alkoholismo[Dubinda teksto]" - klare indikita dubinda per ŝablono {{Konfirmu}}. La postulo konfirmi la aserton jam pendas ĉi tie ekde marto 2015, signife pli ol 7 jarojn, kaj nenio konfirmiĝis. Kaj mi en rapida trarigardo de iuj alilingvaj versioj de la teksto ne vidis similan aserton. Tial la frazo malaperu. ThomasPusch (diskuto) 16:43, 18 dec. 2022 (UTC)[Respondi]