Diskuto:Serpentoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas alinomigi Serpento al Serpentoj. @Pino~eowiki kaj Tlustulimu: ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:13, 23 Apr. 2014 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Laŭ Nova PIV, paĝo 1027, la plurala formo estas uzata por la subordo (Ophidia). Laŭ la sama artikolo la singularo havas eĉ tri difinojn. Sed mi ne scias, kiel ni traktu tion. Ĉu eble iu alia? --Tlustulimu (diskuto) 06:44, 24 Apr. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: Nu, kial problemo? "serpentoj" laŭ PIV estas "subordo de skvamuloj (Ophidia)" kaj nia artikolo Serpento estas pri "Serpentoj (Ophidia = Serpentes) estas subordo de skvamuloj". Laŭ PIV "serpento" en unua (zoologia) senco estas "1 ♉ Reptilio senmembra k ŝajne senpalpebra, kun longa, cilindra korpo tegita de skvamoj k kun ne firme kunligitaj faciostoj: turniĝadi kiel serpentoZ; ili akrigas sian langon, kiel serpentoX; ili lekos polvon, kiel serpentoX; Li sendis sur la popolon venenajn serpentojn, k ili mordis ĝinX; serpento siblas; kvietigisto de serpentoj.". Ĉu mi bone komprenas, ke mi povas diri "Serpento manĝis muson." kaj "Reĝa pitono estas specio el subordo serpentoj" kaj "Reĝa pitono estas serpento"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:48, 24 Apr. 2014 (UTC)
Jes vi pravas kaj (se vi uzas esperanta nomo) serpentoj estas kohera.--pino (diskuto) 14:11, 24 Apr. 2014 (UTC)