Diskuto:Senusret la 3-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sesostri la 3-a)

Mi ne komprenas la nom-elekton. Nur la itala lingvo uzas la formon Sesostri. Kial ne uzi la pli oftan formon Senusret? Narvalo (diskuto) 14:43, 26 Jan. 2015 (UTC)

Proksimume sama nombro de lingvo uzas ion similan al Senusret kaj la alia duono ion similan al Sesostris (ekzemple ĉiuj lingvoj de Iberio, la germana, kroata..). Sed Senusret sendube estas bonja elekto, despli ke lia patro en Esperanto havas tekston kun titolo Senusret la 2-a. Mi do ŝanĝas la nomon laŭ propono de Narvalo. ThomasPusch (diskuto) 02:24, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. --ThomasPusch (diskuto) 02:16, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ek-redaktaj notoj (tute ne estas finredakto)[redakti fonton]

Ĉi tie ŝajne ne kaŝiĝas strangaj personaj hipotezoj, sed tamen ekzotikas ekzemple ke en la bibliografio nur menciatas italaj tradukoj de iuj libroj, ne la originaloj, kaj eblas nur supozi en kiuj lingvoj origine estis la libroj (se iu aŭtoro kun anglalingva Wilson John A. en Munkeno, Germanio eldonis libron, ĉu li faris tion origine angle aŭ germane?). Necesas iam kontroli alilingvajn versiojn kaj la interreton, kaj trovi ĉie la originalajn verkojn. ThomasPusch (diskuto) 10:44, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere: La duan informkeston, tre mallerte faritan, mi elprenas, ĝi ne donas iun informon kioun la unua informkesto ne prezentus pli lerte. Nur la alian foton el la dua informkesto mi elmetas al la normala teksto - ĝi ankoraŭ uzeblas. Pri fotoj: En la teksto estas alia foto, kun fuŝa subskribo "landlima stelao". Vorto "stelao" tute ne ekzistas, la subskribo ĝuste estas "landlima steleo", kun interna ligilo nur de "steleo". Vere impresas kiel la eksa uzanto gaje metis multegajn tekstojn en pli-malpli Esperanto, tute ne zorgis pri eraroj aŭ kontroloj de la informoj kaj plene fidis ke iuj aliaj redaktantoj, eble post jardeko, riparos kaj purigos liajn fuŝojn... ThomasPusch (diskuto) 11:02, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankoraŭ cetere tute detala, malcentra komento: Frazo estas vortokombino kiu almenaŭ havas subjekton kaj verbon: Frazo devas komenciĝi per majusklo kaj finiĝi per punkto, ankaŭ en fota priskribo. Sed se ne temas pri frazo, nur pri iu noto de substantivo, eble kun detaligo, sen verbo kiu igas ĝin frazo, tiam tiu ne-fraza noto laŭ la gramatiko ne bezonas komenciĝi per majusklo kaj finiĝi per punkto. Ĉu komprenite? ThomasPusch (diskuto) 11:17, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]