Diskuto:Sherman (Teksaso)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sherman)

Dum la Svisaj, Franciaj, kaj eble Kanadaj administraj regionoj estas nomitaj en Esperanto "kantonoj", tio ne estis la kazo por Usono. La angla vorto por tiuj regionoj estas "county", kiu devenas de la Anglia "county". La Esperanta vorto uzata por la Anglia "county" estas "graflando". Alia propono por la nomo de Usona graflando estas "konteo" en la Benson-a vortaro.

En tiu ĉi artikolo mi uzis la pli tradicia vorto "graflando".

Fred Meyer III

Pro tio ke Usono ne havas kaj neniam havis grafojn, mi ne aparte ŝatas la vorton "graflando". Eĉ inter usonaj Esperantistoj mi aŭdas "kantono" pli ol aliajn proponitajn vortojn.
Cetere, Fred, bonvolu krei konton kaj ensaluti antaŭ vi ekredaktas. Estas pli bone prezenti uzantnomon al la Vikipedia komunumo ol iu tediga, senvizaĝa IP-adreso! Kriĉjo 10:06, 30. Okt 2003 (UTC)
Mi aprobas konteo prefere al kantono (kiu havas alian signifon ekzemple en Svisio kaj Francio) kaj des pli al graflando (pro tio supre menciita ke grafoj neniam estis en Usono). Cetere ĉu la titolo ne devus esti Sherman (Teksaso) laŭ la eo-vikipediaj reguloj ? Arno Lagrange 10:12, 30. Okt 2003 (UTC)

Mi pensas, ke mi pli ofte aŭdas kantono ol konteo por la usona "county". En Google "konteo site:eo.wikipedia.org" donas 33 rezultoj, kontraŭ 81 por "kantono site:eo.wikipedia.org", tamen el la lasta grupo kelkaj ja estas pri svisaj kantonoj. Sed ankaŭ ŝajne estas francaj "konteoj" en la unua rezultgrupo, kiu verŝajne estas eraro.

Ŝajne ne estas ebleco de konfuzo inter francaj, svisaj kaj usonaj "kantonoj". La kunteksto klarigas, pri kia landdivido temas. Kaj ni certe ne volas enporte esperanten apartajn nomojn por ĉiu speco de landdivido el ĉiu nacilingvo! Oni ne tro fidu Benson kiam li inventas novajn radikojn, aŭ rekomendas radikojn malmulte uzatajn.

Krome, mi pensas, ke ĉu ni uzu "kantono" ĉu "konteo" por la usonangla "county", ni nepre uzu la saman terminon por la "parishes" de Louisiana. Tiuj eble iam estis paroĥoj, kiel la "counties" ne estis graflandoj, sed nun ili estas pli-malpli la sama afero kiel "county" kun alia nomo, do ni nomu ilin same esperante. --Jim Henry 16:08, 29. Jun 2004 (UTC)



Diskuto forigita al Nomoj_de_titolo#Pri nomoj de urboj