Diskuto:Taja lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Siama lingvo)

Alinomigo[redakti fonton]

Saluton. Kiun bazon havas la alinomigo al "Siama lingvo"? Ĉu eble la malnovan nomon de la lingvo? La plej multaj lingvoj havas ion similan al "Taja lingvo". Do tio estas pli internacia. --Tlustulimu 09:39, 2 Dec. 2011 (UTC)

Ekzistas pluraj tajaj lingvoj, ekzemple la laŭa, ŝana, nigra taja, blanka taja, lue-taja, nua-taja, Sa-Pa taja, ktp. Taja estas ĝenerala nomo por familio da popoloj k iliaj lingvoj: la laŭa estas taja lingvo, sed ĝi ne estas la taja lingvo. Siama estas pli preciza nomo, preferita de multaj lingvistoj. (Ekz. Pittayawat Pittayaporn, tajlandano k profesoro de lingvoscienco ĉe Universitato Ĉulalonkon; ankaŭ pluraj aŭtoroj de The Tai-Kadai languages de Diller 2008.) La tajlanda taja lingvo nomiĝas ankaŭ centra taja, sed havas neniun ligon al la centraj tajaj lingvoj (ekz. la suda ĝuanga, kiu estas centra taja lingvo sed ne la centra taja lingvo). Angle k france, oni distingigas thajan lingvon k tajan lingvon, sed nur skribe: parole, ili estas la sama, k tia ne taŭgas al Eo. Germane k hispane, oni nomigas ĝin tajlanda lingvo, sed fakte ekzistas pluraj tajlandaj lingvoj: la suda taja estas tajlanda lingvo sed ne la siama lingvo. Siame, oni skribas ไทย tajjan k ไท tajan, sed mi kredas, ke oni prononcas la du same. Siama estas nomo de la tajlanda taja lingvo en la angla, hispana, franca, ktp. Kwamikagami 03:54, 3 Dec. 2011 (UTC)
Mi kunigis la ĝermetan artikolon de Taja lingvo kun ĉi tiu Siama lingvo.--Salatonbv (diskuto) 06:29, 1 Sep. 2013 (UTC)
Antaŭe mi kunigis la artikolojn, sed tio ne signifas, ke mi konsentus al titolo sen fonto. Ĉi tio iĝu Taja lingvo, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 14:02, 23 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: Mi subtenas vian proponon, ĉar la termino Taja lingvo ŝajnas al mi pli internacia. --Tlustulimu (diskuto) 19:57, 23 Feb. 2015 (UTC)
@Kwamikagami: Mi trovas unu esperantan fonton uzantan la vorton "siama lingvo". Tamen, kiel Tlustulimu diras, "Taja lingvo" estas pli internacia kaj multe pli uzata. Siamese, siamois kaj siamés ŝajnas pli precizaj lingvaj nomoj, sed tiaj vikipedioj uzas la titolojn: en:Thai language, fr:Thaï kaj es:Idioma tailandés. Kion vi pensas?--Salatonbv (diskuto) 03:21, 24 Feb. 2015 (UTC)
Taja en Eo ne estas Thai, sed aŭ ThaiTai. Eble oni povus distingi la du kiel taja kaj tajeca, krom ke oni ne parolas pri blanka tajeca lingvo, sed pri blanka taja lingvo. Do, se oni diras cit taja esperante, aliu ne povas certi, ĉu li priparolas siaman lingvon aŭ tajecan lingvon. Kwamikagami (diskuto) 17:36, 26 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: Ankaŭ mi nepre pledas por la en praktika esperanta lingvouzo kutima termino "taja lingvo". Estas iom simila kazo kiel ĉina lingvo, ĉefa membro de la ĉinaj lingvoj. Kvankam estas iom ambigue, ne praktikus inventi aliajn nomojn anstataŭ la en Esperanto delonge praktike uzataj lingvonomoj "taja" kaj "ĉina" - nek permeso de nur "siama" aŭ permeso de nur "mandarena" aŭ "hanĉina" reflektus la praktikan lingvouzon. ThomasPusch (diskuto) 19:56, 7 Feb. 2016 (UTC)
@Kwamikagami: Mi alinomis la titolon Siama lingvo al Taja lingvo pro interkonsento ĉi tie. Por distingi la terminojn Thai kaj Tai vi proponis ke:
  • Taja/Siama lingvo = Lingvo Thai
  • Tajeca lingvo = Lingvo Tai
Do, pri la artikolo Taja lingvaro, ĉu ni alinomu ĝin al Tajeca lingvaro?--Salatonbv (diskuto) 04:56, 9 Feb. 2016 (UTC)

Ĉapitro "Historio"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus iomete provis poluri la ĉapitron pri historio. Bedaŭrinde ĝia kreinto nur sesfoje redaktis en 2015 kaj poste denove malaperis. Bedaŭrinde mi ne havis ideon kion li celis diri per "vivaj silaboj" kaj "malvivaj silaboj". Fakte li eĉ skribis "vivi" resp. "malvivi". Tion mi lasis provizore kaj kaŝis eĉ komentojn en la artikola fontokodo. Do, uzanto kun emo je Vida Redakto ne povus vidi tion. - Ĉu eble iu lingvema uzanto scias, kion la verkinto eble celis? --Tlustulimu (diskuto) 08:17, 15 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? Ne miskomprenu min: mi plene apogas la kritikon pri senespera lingvaĵo en la teksto. Sed nura aldono de ekstera referenco ne forigus tiun mankon. ThomasPusch (diskuto) 02:26, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]