Diskuto:Siblanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto laŭ mi tre malfacile skribatas. Esenca, tutsimpla klarigo nur troveblas en la koncerna paĝo de vikidatumoj: "la Esperataj siblantoj estas /s/, /z/, /ŝ/, /ĵ/, /c/, /ĉ/, /ĝ/". Ĝi nepre estu en la teksto mem. Kaj krome ĝenas ke la baza sono "siblo" (PIV) - siblanto estas unuavice homo, kiu faras siblan sonon, nur duavice estas mallongigo de "sibla konsonanto" - ĝis nun tute ne havas e-lingvan vikipedian klarigon, kvankam jam estas vikidatuma loko (Q2128782) por ĝi, kun priskriboj ĝis nun en la germana kaj nederlanda. Mi unuapaŝe enigas la tutsimplan klarigon en la tekston. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome iom pensigas min da unua konciza klarigo vikidatuma: "speco de frikativa aŭ afrikata konsonanto kun pli alta frekvenco" - "pli alta" ol kiu sono en komparo ???ThomasPusch (diskuto) 18:35, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]