Diskuto:Sigismondo la 1-a (Pollando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte plej ĝustus artikola titolo Sigismondo la 1-a (Pollando) / la 2-a (Litovio). Iom komplike, sed fakte la nomo "Sigismondo la 1-a (Pollando-Litovio)" ne ĝustas, kaj "Sigismondo la 1-a (Pollando)" aŭ "Sigismondo la 2-a (Litovio)" neĝuste elstarigus iun el la du samrangaj regnoj.

La sama penso validas ankaŭ por la artikolaj nomoj de pluraj postaj regantoj, ekzemple tuj sekve Sigismondo la 2-a (Pollando) / la 3-a (Litovio)...

ThomasPusch (diskuto) 18:29, 23 Mar. 2012 (UTC)

Tute prave. Li estis Sigismondo la 1-a de Pollando kaj ankaŭ Sigismondo la 2-a de Litovio. Ankaŭ oni povas tute pravi nomi lin Sigismondo de Pollando-Litovio, tamen ne eblas aldoni numeron en tiu kazo. Tio fakte ne estas iu malofta, speciala kazo, sed ekzistas surprize ofte - mi kolektis kelkajn tiajn ekzemplojn en Persona unio#Numerado_de_regantoj_en_personaj_unioj. Normale en Vikipedio oni elektas tiam unu el la eblaj titoloj por nomo de la vikipedia artikolo. Kutime tio estas la plej altranga aŭ plej "grava" titolo, ekz-e Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) estis "la 5-a" kiel imperiestro sed "la 1-a" nur kiel reĝo. En tiu ĉi kazo, malgraŭ la du "samrangaj regnoj", tamen "reĝo" estas pli alta titolo ol "grandprinco/grandduko", tial la normigita artikolnomo estu "Sigismondo la 1-a (Pollando)" - kiel ekz-e ankaŭ en la germana kaj angla Vikipedioj. Amike, Moldur (diskuto) 20:41, 23 Mar. 2012 (UTC)

Narvalo jam ŝovis la artikolon de Sigismondo la 1-a (Pollando-Litovio) al Sigismondo la 1-a (Pollando), deklarante mian konsenton, sed mi fakte ne findiskutis aŭ findecidiĝis. La fakto ke en pluraj naciaj lingvoj oni emas mistraduki la duregnan nomon "Pollando-Litovio" simple per "Pollando", estas misgvida. Mi scias ke vi, Moldur, tion ne celas - via argumentado estas tute sekvebla. Sed la rezulto tamen en la artikola nomo estus forfaligo de unu regno kaj ununurigo de la alia. Post pripenso mi opinias ke fakte pli saĝas en Esperanto simple nomi lin Sigismondo la Maljuna - kiel pole Zygmunt […] Stary, litove Žygimantas Senasis, rutene Жыгімонт Стары ktp. - tiam facile eblas lasi la interkrampan aldonon (Pollando-Litovio) kaj klare titole indiki ke li ja estis reganto kaj de Litovio kaj de Pollando (ke Pollando ĉiam unuas, kvankam komence de la persona unio la Grandduklando Litovio signife pli grandis kaj ankaŭ laŭalfabete "L" antaŭus, ĉiukaze estas komplezo al la fakto ke historie la persona kaj poste reala unio estis pli kaj pli poligita). Same la artikolon pri lia filo eblas simple titoligi Sigismondo Aŭgusto (Pollando-Litovio) (kaj la posta reganto Sigismondo la 1-a de Svedio / 3-a de Pollando / 4-a de Litovio Vasa povas simple havi la artikolan titolon Sigismondo Vasa, estas nur unu tia). ThomasPusch (diskuto) 22:50, 25 Mar. 2012 (UTC)

Mi preferus la "regulecan" solvon kun Sigismondo la 1-a (Pollando) ktp., sed mi ankaŭ povas akcepti vian (iusence problem-eviteman) proponon kun Sigismondo la Maljuna (Pollando-Litovio) ktp. Ambaŭ solvoj estas kongruaj kun kutima nomado de vikipediaj artikoloj pri regantoj. - Amike, Moldur (diskuto) 19:31, 26 Mar. 2012 (UTC)