Diskuto:Sigismondo (Sankta Romia Imperio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sigismondo! Ĉu ne? Aŭ mi skribu Ĵigmondo? Kial ne elekti E-an nomon, se ĝi ekzistas (por reĝoj)? Mi proponas kunfandi la artikolon kun tiu de Sigismondo de Luksemburgio kaj alidirekti unun.Narvalo 21:01, 29. Maj 2005 (UTC)

Ankoraŭ unufoje mi devas ripeti, ke skribante artikolojn pri ĉeĥaj historiaj ŝtatestroj mi multfoje skribis ilin vere diversmaniere (ciferojn, laŭ kiuj ili regis, mi skribis per romiaj ciferoj, poste per arabaj). Ekz. ekzistis artikoloj pri KAROLO LA IV-a, Karolo la 4-a, Karolo la IV-a. Se mi uzis ilin en aspekto de Karolo la IV-a, tio estis malĝuste, poste mi uzis KAROLO la IV-a - ankaŭ tio estis malĝuste. Sed poste mi korektis ilin laŭ ĉefa artikolo pri la ŝtatestroj, kiujn senĉese estis ŝanĝataj de iu alia. Mi do uzis tiujn ĉi nomojn, kiuj troviĝis en tiu ĉi artikolo. Bedaŭrinde mi ne ĉeĥigis ilin, kiel tio povas ŝajni al iu.

Ankoraŭ unu rimarko al skribado de nomoj - oni skribas la nomojn majuskle, sed kie estas tiu tempa limo, kiam skribi aŭ ne skribi ilin majuskle? Kial estas do ekzemple skribita HITLER aŭ Hitler aŭ Hitlero, poste aperis Adolf HITLER, same STALIN aŭ Stalin, iam eĉ Stalino, ĉu tio estas normala? Kial ni skribu pri George BUSH kaj ne pri Georgo BUŜO? Ĉu sensencaĵo? Eble. Sed se iu volas ligi al tiu ĉi nomo, tiu serĉu, ĉu hazarde jam ne ekzistas artikolo kun tiu ĉi nomo de la konkreta persono. Sed por ke mi diru veron, mi mem havas problemojn serĉante kelkajn nomojn en Vikipedio, ĉar ili estas nomitaj miaopinie iam nekredeble. Bedaŭrinde vikipediistoj-telegramistoj ( :)) rim. Narvalo 21:02, 29. Maj 2005 (UTC))) skribante unu-, du-, tri-liniajn artikolojn, ne renkontas tiujn ĉi problemojn. Petro 29. Maj 2005, 19.16 (UTC)