Diskuto:Sinha Lakshmiswar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sinha Laksmiswar)

Kiel li propre naskiĝis? Rarisal, eĉ ne Orient-Norda Hindujo estas troveblaj en alilingvaj vikipedioj. Ĉu iu scias, kio estas Orient-Norda Hindujo? Jujijo 15:58, 16. Aŭg 2010 (UTC)

La indiko pri la naskiĝloko estis transprenita el Enciklopedio de Esperanto. Oni devus kontroli, ĉu oni mistajpis dum tiu transpreno.
Ekzistas loko Rarishal en subdistrikto Lakhai de distrikto Habiganj de regiono Sylhet de Bangladeŝo. Povas esti, ke temas pri tiu loko, sed tio neniel estas klara. -- Robert Weemeyer 16:53, 16. Aŭg 2010 (UTC)
"Orient-Norda Hindujo" certe celas esti "nordorienta Barato", la nuna regiono Northeast India de Barato, ankaŭ nomata "sep fratinaj ŝtatoj", apartigita de la resto de Barato per Bangladeŝo kaj Butano. Antaŭ la kreo de aparta ŝtato Bangladeŝo ties teritorio certe ankaŭ apartenis al la koncepto "nordorienta Barato". Tial povus esti ke la suspekto de Robert Weemeyer estus tute ĝusta. Cetere la bangladeŝa regiono menciita supre per angla nomo intertempe havas esperantlingvan artikolon Silheto (regiono). Ĉiukaze mi nun enmetas la regiononomon "nordorienta Barato", kiu gvidas al ekzistanta artikolo. ThomasPusch (diskuto) 12:27, 8 Mar. 2016 (UTC)
Eventuale povus esti dua tajperaro en la vorto transprenita el la Enciklopedio de Esperanto: La urbo Barishal en suda Bangladeŝo estas signife pli granda kaj konata ol la loketo Rarishal en nordorienta Bangladeŝo... Malfacilas dedukti la veran naskiĝlokon... ThomasPusch (diskuto) 12:48, 8 Mar. 2016 (UTC)