Diskuto:Ĵongla notacio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Siteswap)

Necesas proponi taŭgan Esperantan vorton por tio. Titoloj por tiaj aferoj ne povas resti en ajna nacia lingvo. Arno Lagrange @ 06:41, 16. Jan 2011 (UTC)

"nglskr" ses konsonantoj kune. Ĉu vi serĉas? Eble Ĵongla skribsistemo aŭ alia formo estas pli elparolebla. Narvalo 12:38, 22. Jan 2011 (UTC)

Mi tute konsentas pri tio, kaj ankaŭ malŝatas nacilingvajn vortojn en esperanto. Mi ne sciis kiel bone traduki ĝin (ĉu tradukante laŭradike el la angla, ĉu tiel), do mi esperis ke iu faros, mi dankas vin!
Krome, problemo estus ke la "siteswap" estas la plej uzata sed nur unu el la ĵonglskribsistemoj.
"nglskr" certe estas timiga, sed kiam oni diras ĵongl-skrib-sistemo, la vorto ne estas tiel malfacile elparolata kiel ŝajnas, ĉu ne?
Cetere, mi ankaŭ ne certas pri aliaj vortoj kiujn mi tradukis pri tiu temo (ekzemple movaĵo por la angla trickpattern kaj la franca figure; kaj sekvo por la franca séquence), sed mi provis fari komencon, kaj iuj eble trovos pli bonajn.Falcoperegrinus 13:11, 22. Jan 2011 (UTC)
La rusa lingvo uzas la formon ĵonglada notacio, kiu estas akceptebla, laŭ mi ankaŭ pi Eo. Narvalo 13:31, 22. Jan 2011 (UTC)
Kian malasamecon vi vidas inter skribsistemo kaj notacio? Se la signifo de notacio estas skriba sistemo, mi opinias ke tiu radiko estas senutila, kaj mi pli ŝatas ĵongla skribsistemo. La sufikso ad ne ŝanĝas sufiĉe la signifon por esti utila en a-vorto. Falcoperegrinus 14:14, 22. Jan 2011 (UTC)
Tio taŭgas por la sistemo, kaj por la sekvoj, eblas diri, Kiel dancoskribo, simple ĵongloskribo. Falcoperegrinus 14:26, 22. Jan 2011 (UTC)
Bonvolu elekti laŭ propra ŝato kaj aldoni sinonimojn (notacio, skribsistemo). Narvalo 15:23, 22. Jan 2011 (UTC)