Diskuto:Slavistiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La artikolo "Slavistiko"estis kreita aŭ sufiĉe plibonigita kiel la parto de Viki-printempo 2016 de uzanto Sliwinski. Ĝi estas pri scienco en Pollando.


Mi dubas pri la taŭgeco de la esprimoj. Skandinavisto estus fakulo pri Skandinavio kaj skandinavoj, eventuale pri ties lingvoj skandinavaj. La sufikso -iko estas normale uzata por scienco kiel komputiko, do, skandinavistiko estus scienco kiu pristudus la fakulojn pri Skandinavio. Mi supozas, ke estas duobla uzado de sufiksoj, nenecesa kaj kontraŭfundamenta. Sufiĉus nur skandinaviko, ktp. Same por germanistiko. Eble mi eraras, sed la proponitaj esprimoj sonas al mi ne tre esperante.

kani 23:12, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi povas kompreni viajn dubojn, ĉu el purisma vidpunkto bonas la kvazaŭ duobla uzado de sufiksoj. La baza modelo por fakaj sciencoj kiel skandinavistiko, nederlandistiko, germanistiko, slavistiko, baltistiko ktp. estas la vorto "lingvistiko", aŭ - pli radikale - "lingviko". Pri la vorto lingvistiko validas la samaj duboj, kiujn vi esprimis. Tamen almenaŭ necesas konstati, ke la vorto tute ne estas kontraŭfundamenta, sed klasika esperanta vorto proponita de Zamenhofo kaj tiel listigita en PIV. La koncerna vikipedia artikolo donas la alternativojn "lingvosciencolingvistiko - malpli ofte lingviko" ... sed bedaŭrinde la modelo "lingvoscienco" ne bone transformigeblas al "germanoscienco", "baltoscienco" ktp., kaj "scienco pri la germana lingvo" ktp. jam estas duona frazo kaj ne plu trafe konciza esprimo.

Mi emas konkludi, ke "lingviko" kaj koresponde "skandinaviko", "slaviko" ktp. estas laŭ lingva logiko ĝustaj formoj (probable la plej ĝustaj...), sed ke ili sonas tre malsamaj kompare kun alilingvaj formoj - kaj ke ĉiukaze la formoj "lingvistiko" kaj koresponde "slavistiko", "nederlandistiko" ktp. estas laŭ la Zamenhofa lingvomodelo, do ne malĝustaj, ankoraŭ nun pli uzataj ol la formoj sen -ist-, kaj pli korespondaj al alilingvaj samtemaj fakaj terminoj. Laŭ mi la formoj "lingvistiko" ktp. ne estas lingva peko, sed kompromiso inter lingva puremo kaj faklingva internacieco.

Sincere, ThomasPusch 09:50, 22. Aŭg 2008 (UTC)