Diskuto:Socia retejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Sociaj retoj)

Kiel distingi en Esperanto la ĥaosan terminologion inter interkonaj retejoj, sociaj retejoj, sociaj medioj kaj sociaj amaskomunikiloj ?--Alifono (diskuto) 10:05, 25 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Kial tiu ĉi paĝo titoliĝas "Peranto de sociaj retejoj" kaj ne simple "sociaj retejoj" plurale aŭ "socia retejo" singulare. En la angla lingvo, estas unu vorto "social network" por kaj socia reto kaj socia retejo, tial necesas angle titoligi la koncernan paĝo iom komplike "social networkins service", sed en Esperanto la afikso "-ej-" jam plene klarigas ke temas pri virtuala loko aŭ servo (kiel vendejo, bakejo ktp.) kiu ebligas krei al si personan socian reton de kontaktuloj/konatuloj. Pro la vortumo de la unua frazo mi pledas por plurala formo "sociaj retejoj" en la titolo, kaj alidirektigon de "socia retejo" tien. ThomasPusch (diskuto) 11:45, 19 okt. 2022 (UTC)[Respondi]


@Thomas Mi pensas ke origine la artikolo en Esperanto estis traduko de List of social networking services. Mi konsentas kun vi.--Alifono (diskuto) 20:54, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]




Komento Komento: Mi ĝis septembro 2023 tute ne konsciis, ke jam estis komencita antaŭ 30 monatoj diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, kaj laŭ tiu diskuto ankoraŭ ŝanĝis mian opinion de plurala al singulara titolo - fakte estas detalo. ThomasPusch (diskuto) 15:53, 27 nov. 2023 (UTC) Tiel do:[Respondi]


Laŭ Vikipedio:Alinomendaj artikoloj:

Sociaj retejoj (angle social media) --> Socia retejo 2021 04 29[redakti fonton]

Jen la respondo de la Lingva Konsultejo (Ciril Brosch) al mia demando de 2020-06-01:

Citaĵo
 »Svarmas en Esperanto terminologia ĥaoso por traduki la anglalingvan

koncepton "social media":

  • sociaj retoj,
  • interkonaj retejoj,
  • sociaj retejoj,
  • sociaj medioj kaj
  • sociaj amaskomunikiloj.

La sola artikolo en Vikipedio estas https://eo.wikipedia.org/wiki/Sociaj_retejoj (Esperanto-versio de Social Networking Service <https://en.wikipedia.org/wiki/Social_networking_service>) sed aliflanke la artikolo *Social Media* (en la angla vikipedio)=> https://en.wikipedia.org/wiki/Social_media ne havas version en Esperanto...

Vi pravas, ke ekzistas diversaj konkurantaj terminoj, sed tamen unu el ili, nome "sociaj retejoj", klare superregas kvante. Ĉar ĝi enhave estas akceptebla, la Lingva Konsultejo rekomendas ĝuste ĝin.

Tio, ke "sociaj retejoj" en Vikipedio estas ligita al alia anglalingva nocio, ne estas signifa, ĉar unuflanke nocioj en lingvoj ne devas esti tute ekvivalentaj, aliflanke la Vikipedia artikolo verŝajne povus same bone esti

ligita al "social media", sed teĥnike eblas nur unu ligilo. 
— Ciril Brosch, Lingva Konsultejo de la AdE 2021-04-26

--Alifono (diskuto) 13:05, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Artikolo "Socia retejo" ne ankoraŭ ekzistantas en nia Vikipedio, dum Sociaj retejoj estas erare (por mi) interligita al la angla teksto Social networking service (Peranto de sociaj retejoj, ĉe ni ĝis nun alidirektilo al "sociaj retejoj"). --DidCORN (diskuto) 16:07, 29 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bonvolu noti, ke la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto antaŭnelonge (la 26an de Aprilo) publikigis
respondon pri ĝuste tiu ĉi temo. Mi ligas la internan ligilon supre.
Amike, -Filozofo (diskuto) 00:21, 6 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Do la propono estas ŝanĝi titolon "sociaj retejoj" al singularo "socia retejo", ĉar kutime en la e-lingva Vikipedio oni notas titolojn singulare, krom ke la pluralo esencas en priskribo - gepatroj, ĉar gepatro estas nekonvencia vorto, kaj kutime temas pri du personoj, aŭ angloj, ĉar la teksto ne temas pri unu difinita anglo, sed pri la sumo de ĉiuj homoj kulture ligitaj al Anglio. Kaj same senproblemas interligi la paĝo al la angla termino "social media", tiam la titolo Peranto de sociaj retejoj liberas por e-lingva adapto de la anglalingva Social networking service kaj alilingvaj ekvivalentoj. Ĉar jam tri aliaj homoj - kaj la Lingva Konsultejo de la AdE - notis principan konsenton pri tio, mi ne atendas ankoraŭ pli longe, sed simple efektivigos la proponon. ThomasPusch (diskuto) 07:19, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 15:49, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]