Diskuto:Sofoklo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

5-a jarcento Antaŭ kristo[redakti fonton]

Mi opinias, ke -405 estas la 5-a jarcento a.K. (ne estis jarcento 0)

(mi profitis de tiu mencio por purigi la diskuton, kiun iuj konfuzis kun la provejo) --Jean-François Clet 20:00, 30. Dec 2009 (UTC)

Nun kiam la artikolo ĵus estas en fokus por iĝi teksto "leginda"[redakti fonton]

Iom malgajige estas, ke se oni origine tradukas el angla teksto, preskaŭ ĉiuj referencoj kaj bibliografiaj konsiloj estas ekskluzive en la angla. Iom ŝajnas tiel, ke en angla teksto referenco en alia lingvo estus vera ĝeno, ĉar "oni ne komprenos ion". Sed kompreneble post traduko al Esperanto daŭre ĉiuj fontoj estas anglalingvaj, kvankam esperantistoj tute ne havas fokuson nepre preferi referencojn nur en la angla, pri homo kiu tute ne parolis la anglan. Mi almenaŭ iom tradukigis iujn titolojn el la angla al Esperanto, ĉar eĉ ne traduki ilin signifus propagandi, ke esperantaj tekstoj ĉiukaze estas superfluaj, ĉar ĉiuj supozatas ĉiukaze facile legi la anglan. Aldone mi iomete elstarigis la unu latinlingvan verkaĵon en la listo kaj aldonis almenaŭ du germanlingvajn bibliografiajn verkojn pri Sofoklo.

Kaj mi provizore elprenis tiun ĉi eron:

  • Scullion, Scott (2002). Tragic dates, Classical Quarterly, new sequence 52, pp. 81–101. La indikita ligilo http://cq.oxfordjournals.org/content/vol52/issue1/index.dtl ne plu atingeblas, tio pri verko de 2002 ne malkutimas, sed la retejo jam en 2007 ne arkiveblis kaj tial ne konserviĝis en archive.org, do jam tre frue estis kaduka, kaj la informoj pri la artikolo estas tre magraj. Kiu estas tiu serio "Classical Quarterly", klasikaĵoj ĉiujn tri monatojn, tio povus esti iu cirkulero en iu ajn universitata fakultato aŭ en iu faka eldonejo ie sur la tero... Se eblas ampleksigi la informojn, oni povus reenpreni ĝin. Sed supozeble en la teksto unu bibliografia verko malpli en la abunda listo tute ne mankos.

ThomasPusch (diskuto) 14:47, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Malhavas referencojn[redakti fonton]

Kelkaj paragrafoj estas sen referencoj — Super Nabla🪰 12:26, 20 apr. 2023 (UTC)[Respondi]