Diskuto:Sorĉistinoj de Zugarramurdi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu pri la bildoj "Aguelarre" kaj "Tiuj polvoj", kaj pri la bildaro "La Kapricoj" de Goya vere antaŭvidiĝu ruĝaj ligiloj, kiuj "postulas" kreon de apartaj vikipediaj artikoloj en proksima aŭ fora estonto? Mi metus ilin en kursivaj literoj kaj eble inter citiloj, ĉar ne simplaj vortoj, sed titoloj de artaĵoj, sed forigus la ruĝajn ligilojn: kaj se iu hazarde poste kreus apartan artikolon pri tiom specifa temo, eblus tiam aldoni ligilon, tiam bluan. Aidas (diskuto) 09:46, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Aliflanke, mi pensas ke sencas artikolo pri la historiisto Henry Kamen, kaj ĵus kreis tiun artikolon, "bluigante" la ligilon pri li en tiu ĉi teksto, kun aldonaj novaj artikoloj pri la biblioteksistemoj ISNI, SUDOC kaj LIBRIS, pri kiuj "kriis" ruĝaj ligiloj malsupre de la nova biografia artikolo. Aidas (diskuto) 12:04, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@AndyHM: Mi petus ankoraŭ krei artikolojn pri la loĝlokoj Tolosa kaj Santesteban (laŭ modelo de ĝermaj tekstoj pri aliaj, proksimaj municipoj), kaj pri la termino "ĝenerala inkvizitoro", plej alta funkciulo de la mezepoka inkvizicio, kaj ne lasi tiujn tri terminojn en ruĝaj literoj. Ĉu eble Andy, la origina kreinto de tiu ĉi artikolo, povus trovi tempon por tio, kaj per tio kompletigus "sian" artikolon? Aidas (diskuto) 12:07, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
@Aidas: Ĉu mi bone komprenas ke vi opinias ke ruĝaj ligiloj estas problemo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:11, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ruĝaj ligiloj ne estas problemo, se ili dumtempe estas ruĝaj, sed oni ne inflacie uzegu ilin. Bonas se estas artikoloj pri gravaj kantistoj, sed ne necesas ruĝaj ligiloj pri postulendaj apartaj vikipediaj artikoloj pri ĉiuj ajn el iliaj kantoj, same estu artikoloj pri poetoj, sed ne necesas postulendaj apartaj enciklopediaj artikoloj pri ĉiuj el iliaj poemoj, kaj ankaŭ tiel estas pri pentristoj kaj ĉiuj el iliaj pentraĵoj. Tial Aidas tute pravas. Mi forprenas tri ruĝajn ligilojn pri unuopaj pentraĵoj, kaj aliflanke aldonas mankantan artikolan ĝermon pri la loĝloko Tolosa. Se vi, Marek Mazurkiewicz, estas subtenanto forigi laŭeble malmultajn internajn ligilojn, vi povas preni la iniciaton simple laŭ mia ekzemplo de la urbeto Tolosa "bluigi" pliajn nun ankoraŭ ruĝajn ligilojn de la artikolo - bluaj ligiloj, kiuj ebligas pluan informojn, kompreneble ĉiam bonvenas, nur ruĝaj ligiloj ne ebligas pluan informadon... sed estas senelirejo. ThomasPusch (diskuto) 22:33, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Ekzakte. Aidas (diskuto) 19:51, 10 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Jen ankoraŭ nova ĝerma artikolo pri la loĝloko Doneztebe/Santesteban, por forigi plian ruĝan ligilon kaj ŝanĝi sakstraton al informo. ThomasPusch (diskuto) 21:49, 8 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Kaj jen plia pri la loĝloko Urdazubi/Urdax. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 9 jul. 2016 (UTC)[Respondi]