Diskuto:Soulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne soŭlo?

Mi estas soŭla hom'
-- Davidme

Mi kulpas pri la vorto "soulo", kiun mi enkondukis per mia Popularmuzika terminaro.

La kialo, ke mi elektis "ou", kaj ne "oŭ", estas tio, ke "oŭ" ĝenerale estas tute nekutima sonkombino en Esperanto. La litero kaj sono "ŭ" estas normale uzata en Esperanto nur en la du kombinoj "aŭ" kaj "eŭ". La ligo al tiuj du kombinoj estas tiom forta, ke sencas paroli pri du apartaj diftongaj fonemoj "aŭ" kaj "eŭ", kaj tute ne paroli pri "ŭ" kiel vera fonemo de Esperanto. (Efektive ankaŭ "eŭ" estas sufiĉe malofta. Nur en "aŭ" la sono "ŭ" estas vere tute indiĝeneca en Esperanto.)

Oni proponis tra la jaroj areton da vortoj kun "oŭ", sed neniu el ili populariĝis. Ĉiam oni preferas alternativajn vortojn sen tiu fremda sono: ekz. "toŭfuo" (oni preferas "tofuo" aŭ "tohuo"), "poŭpo" (oni preferas "pobo").

Eĉ pli fremdaj ol "oŭ", estas la kombinoj "uŭ" kaj "iŭ". Eĉ ne unu vorto kun "uŭ" aŭ "iŭ" estas iam (laŭ mia scio) proponita por Esperanto.

Normale kiam Esperanto transprenas Anglan vorton kun la sono "oŭ" (proksimume), oni ĝin transprenas kun simpla "o" (laŭ la skribo), ekz. "golo"; aŭ kun "ov", ekz. "bovlo".

Mi pritaksis, ke la formo "soŭlo" ĉiam restos kvazaŭ fremdaĵo en la lingvo, pli simila al fonetika trandono de Angla vorto, ol efektiva Esperanta vorto. La formo "solo" jam estas okupita, kaj "sovlo" ŝajnis al mi ne tre alloga formo. Finfine restis nur la formo "soulo", kaj tiun mi elektis.

Bertilo WENNERGREN

Hm, nun ŝajnas ke la lingvuzantaro senprobleme jam ekuzis la fomon soŭlo, vidu je http://www.gxangalo.com/sudakruco/modules/news/article.php?storyid=8

--Vikipediisto:bab


Ankaŭ mi vidis tiun uzon de la vorto "soŭlo". Sed ni ankoraŭ ne scias, ĉu tio estos "senproblema". Unu artikolo en Ĝangalo ne konsistigas establitan senprobleman lingvouzon. Bertilow 21:31, 6. Jul 2003 (UTC)