Diskuto:Sousse

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo pri Tunizio en sia nuna formo mencias ke la kvin plej grandaj urbo de la lando estas

  • Tunizo, تونس [tunis] (1.200.000)
  • Sfakso, صفاقس [safa'kis] (265.131)
  • Suzo, سوسة [su'sa] (173.047)
  • Kajruano, قيروان [kajruŭan'] (117.903)
  • Arjana, أريانة [arjana] (97.687).

Do proponiĝas esperantlingvaj nomoj por tiuj kvin plej grandaj urboj, la unuaj kvar kun o-finaĵo, la kvina nur en latinliterigo de la araba nomo. Estas la kutimo ke ne ĉiu vilaĝo ricevu esperantlingvan nomon, sed plej grandaj urboj de lando jes, do estas tute en ordo tiel. Sed... la ligilo Suzo tute ne gvidas al la tunizia urbo سوسة [su'sa] aŭ france Sousse, sed al la antikva ĉefurbo de al regno Elamo en nuna Irano (Ŝuŝ, Zamenhof mem en sia e-lingva traduko de la Malnova Testamento kreis la e-lingvan nomon Suzo). Do serĉatas ĝusta e-lingva nomo pri la tunizia urbego, kaj plej bone estu referencoj kiuj pruvas ke tiu e-lingva nomo estas praktike uzata en e-lingvaj dokumentoj ekster vikipedio. La formo "Suzo" ĉiukaze estas iom for de la originalaj nomoj - nek en la araba nek en la franca enestas sono "z", sed dufoje la konsonanta sono "s": do formo "Suso" multe pli logikus (kaj jam nun estas alidirektilo el aŭgusto 2008 de tiu titolo al la artikolo "Sousse"). Ĉu troveblas ia referenco pri ekstervikipedia uzo de la e-lingva urbonomo "Suso"?

ThomasPusch (diskuto) 12:21, 10 Okt. 2015 (UTC)

Mi tute konsentas kun la propono esperantigi la urbon sub la nomo Suso kaj ne Suzo. Verŝajne ekstervikipedia referenco ne estas facile trovebla, sed mi kredas ke estas sufiĉe da kialoj por uzi la esperantigitan nomon, kun litero "s". Se oni ne volas uzi la esperantigitan formon, mi ne komprenas kial en esperanta vikipedio ni volas uzi la francan nomon Sousse (kvankam oficiala, sed post la araba) kaj ne la araba nomo, kiu en la latina alfabeto (ne tradukita, nur transliterumita) estas SusaSūsa.--Rdelre (diskuto) 12:37, 2 jun. 2020 (UTC)[Respondi]