Diskuto:Splicado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel diri "exon" kaj "intron". Se oni nur esperantigas la nomojn, oni havas ion kiel ekzono (ek kaj zono ja havas signifon en eo sed ne taŭgaj niakuntekste) kaj introno.

Mi pensas ke ni devus provi ellabori alian dir-manieron en esperanto, pli elvokivan kaj tuj kompreneblan.

Ekzemple: exon estas ero de RNA kiu estos tradukita, ties sinsekvo do estos gardita, konservita. Kial ne diri: tradukero? tradukotero? konservero? "intron" estas ero de RNA kiu estos eksigita el la sinsekvo. Kial ne diri eksigero? Eksigotero?(iom longe tamen) La malavantaĝo estas ke eks... similas al ex... dum en esperanto tiu dir-maniero referencas al "intron".

Mi ne scias pri tiaj aferoj, sed rigardu en PIV2002 sub splisi, ekzono kaj introno, sed vi volas informiĝi pri la uzado en PIV. Tamen, splici mankas en PIV2002. Lingvano 13:19, 27. Aŭg 2005 (UTC)

Mi scias ke la vorto splici ekzistas en eo. Rilatas al io kion oni faras kun ŝnuro. En la franca, oni por paroli pri la biologia fenomeno uzas ankaŭ la vorto "épissage" kiu rilatas al ŝnura afero, pro tio mi uzis tiun jam ekzistantan e-vorton "splici". Tamen, ankaŭ oni povas konsideri ke uzi vorton tian kia spliso povas esti bone por disting-kapabli inter splici (pri ŝnura afero) kaj splisi (biologia fenomeno).

Pri ekzono kaj introno, mi ne tre ŝatas tiujn esperantigojn ĉar ek kaj zono ja havas alian signifon en eo kaj la fina "ono" povus referenci al la sufikso. Mi certas ke oni povus eltrovi taŭgajn esperantajn vortojn faritajn per la jam ekzistantaj e-radikoj. Tamen, miaj proponitaj vortoj eble estas plibonigingaj kaj mallongigindaj.

Certe en tiuj esperantaj vortoj, pri ekzono kaj introno, oni devus uzi la vorteron "ero", ĉar temas pri ero sed ankau devas aldoni ion por diferencigi ekzonon kaj intronon.

Mi ne scias kion oni celas diri en exon per "ex" kaj en intron per "int". Ĉu temas pri interno kaj ekstero? Pro tio ke intronoj neniam "eliras" la genon kaj ke ili restas ene, oni nomas ilin "intr"on kaj male por la ekzonoj. Se efektive temas pri tio, tiam oni povus traduki ekz. per eksterero kaj internero (la eroj kiuj eksteriĝas kaj la eroj kiuj restas interne). Kion vi opinias pri tio?

Pri la unua frazo "En genetiko, splicado estas ŝanĝado de geninformo per eltranĉi kaj rekonekti erojn da genetika kodo.", mi dirus alimaniere:

"En genetiko, splicado estas ŝanĝado de geninformoj per eltranĉado kaj rekonektado de gena sinsekveroj."

Ŝajnas al mi strange uzi post "PER" infinitivan verbon kaj ŝajnas ankaŭ al mi strange referenci al genetika kodo en tiu kunteksto ĉar por mi genetika kodo estas la aminoacida signifo de nukleotido-triopo. Ĉi tie temas pri signifo de tuta nukleotidoj-sinsekvo.

tiun jam ekzistantan e-vorton "splici": Kie vi trovis tiun vorton? Lingvano 22:16, 28. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton!! Mi trovis tiun vorton en mia franca/esperanto vortaro eldonita de SAT-amikaro, jaro 2000.