Diskuto:TTT-legilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis ĉi tiun al retumilo pro la jena serĉo en Google:

Mi konfesas ke la traduko de Mozilo kiel "krozilo" certe estas grava, sed simple ĉar tiu traduka teamo ne elektis la plej popularan terminon, ne signifas ke ni devas sekvi tion. --Chuck SMITH


Tamen Komputada leksikono montras "Foliumilo" kiel kapvorton (kun sinonimoj). Arno

Jes, sed mi ne multe fidas la Komputadan leksikonon. Ĝi eĉ diras ke "log in" kaj "log out" estas "saluti" kaj "adiaŭi" kiun mi neniam vidis en Interreto... Bonvolu legi Vikipedio:Nomoj de titoloj --Chuck SMITH
Um. Mi vidas en ĝuste tiu ĉi paĝo "Elsalutu". :) -- Davidme

Eble vi serĉu ĉe Google ankaŭ "TTT-legilo kaj". Tiam vi verŝajne trovos, ke la esprimo "TTT-legilo" estas ege ofta. Bertilo WENNERGREN

Nekredeble... mi preskaŭ neniam aŭdis tiun esprimon! Nu, ĉu mi renomu al "TTT-legilo"? --Chuck SMITH
Mi pensas, ke indas uzi "TTT-legilo" kiel ĉefnomon, kaj do kiel nomon de la artikolo, sed kompreneble ankaŭ "retumilo", "foliumilo" kaj "krozilo" estu menciitaj. Tamen indas memori, ke (almenaŭ laŭ mi) "retumilo" estas pli vasta afero ol "TTT-legilo". Per retumilo oni aliras la Reton (= la Interreton), kaj tio inkluzivas ankaŭ retpoŝton, novaĵgrupojn kaj multajn aliajn aferojn. Per "TTT-legilo" oni aliras (principe) nur la TTT-on (la Tut-Teran Teksaĵon), kiu estas nur unu parto de la Interreto. Kompreneble hodiaŭ multaj programoj ofte nomataj simple "TTT-legilo", vere kapablas multon plian ol nur legi la TTT-on. "Krozilo" laŭ mi estas sinonimo de "TTT-legilo", sed mi ne rimarkis tre multe da uzado de tiu termino. Bertilo WENNERGREN
Mi venis ĉi-tien celante tion, ke retumi estas pli ol retpaĝi. Mozilo estas vere retumilo, kun TTT-kliento, retpoŝto-redaktilo, Usenet-kliento, IRC-kliento, kaj ĉu cetero? -- Davidme
Prave, ke Mozilo estas retumilo, sed ekz. Fenikso (Phoenix, sed alinomota) estas nur TTT-legilo, kaj ankaŭ Linko k.a., estas nur TTT-legiloj. Efektive ekzistu do du artikoloj: TTT-legilo kaj Retumilo. Bertilo WENNERGREN
Do, vi faru, ĉar mi ne certas kion vi volas... --Chuck SMITH
Bone, mi faris unuan provon. Bertilo WENNERGREN

Retnavigilo[redakti fonton]

Kelkajn jarojn poste, nun ni legas en la vortaro de Nevelsteen retnavigilo. Ĉu kialo por alidirektilo?--Ziko 20:09, 29. Sep 2008 (UTC)

mi ĵus faris Google-teston (sen limigo al lingvo, ĉar tiam ne videblis nombro de rezultoj):

  • retfoliumilo: 2,840
  • foliumilo: 128,000
  • TTT-legilo: 39,700
  • krozilo: 342,000 (sed ankaŭ aferoj kiel Antarkta krozilo...)
  • retnavigilo: 116

Mi dirus, ke klare "venkas" foliumilo, ankaŭ Komputeka serĉo montras foliumilon por reto kaj lokandosieran foliumilon por dosieroj. Ĉu do ŝanĝi al foliumilo. --KuboF (diskuto) 15:05, 15 Jan. 2014 (UTC)

Mi proponas la kunigon TTT-legilo kun retumilo. Estus malsameco inter du konceptoj. Tamen, fakte, "ekzemploj" en la ĝermeto retumilo estas nur TTT-legilaj. Do, pro la kialo 2 de VP:KUN, estus bone skribi la du aferojn kaj ankaŭ la malsamecon en unu artikolo. --Salatonbv (diskuto) 05:29, 15 Jan. 2014 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Kvankam ambaŭ estas nur ĝermoj (kaj mi ne tre esperas pri baldaŭa pligrandigo) laŭ mi sencas konservi la distingon. Ekz. eblos tiel pli facile ligi de artikoloj pri konkretaj retumiloj al la priskriba artikolo (kaj aŭtomatigi tion per Vikidatumoj). Kompreneble bonas interligi la artikolojn, kio jam estas farita. Krome, nia Vikipedio ne estas unusola kiu tion distingas. --KuboF (diskuto) 14:42, 15 Jan. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Mi pensas, ke pli gravas distingo ol komunaj funkcioj. Krome oni ja facile povas meti ligilojn inter ambaŭ artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 15:11, 15 Jan. 2014 (UTC)
Komento Komento: La difino de ReVo ja mencias ne nur browser-on sed poŝtilon.[1] Tamen, pluraj vortaroj escepte de ReVo per "retumilo" nur signifas browser-on.[2] Ankaŭ la gugla rezulto montras "retumilon" pli multan ol "TTT-legilo". Do, miakomprene estus iom probleme, ke tia ĝenerala vorto "retumilo" estus la artikolo pri Internet Suite, kiu estas malpli konata koncepto ol Browser. Imagu, se iu volus legi artikolon pri diversaj Browsers en Esperanto kaj enmeti la vorton "retumilo" en e-Vikipedio, kaj la ĝerma artikolo temus pri "Internet Suite", eble dirante "Ne konfuzu kun TTT-legilo"!
Mi ankoraŭ dubas la kreskon de la nuna artikolo retumilo, tamen se on volus memstarigi ĝin, kion vi pensus pri jena ŝanĝado?
"Retumilo" alidirektas ĉi tien. Por pako de ilaro, vidu la paĝon Retumilo (pako).
--Salatonbv (diskuto) 15:56, 15 Jan. 2014 (UTC)
Mi dirus, ke tio estas eĉ pli konfuza, ĉar longtempe estas kreata distingo inter (ret)foliumilo, krozilo, retlegilo, TTT-legilo je unu flanko kaj retumilo je flanko dua. Ankaŭ ReVo montras foliumilon kiel parton de retumilo (kaj [3]). Dua afero estas ke Komputeko mencias por internet suite nur retumilon. Mi do vidas sufiĉe (sed ne ege) klare, ke internet suite restu retumilo. Ne tiom klare mi vidas la evoluon de web browser. --KuboF (diskuto) 16:18, 15 Jan. 2014 (UTC)
Jes, ĉapela mesaĝo (ĉu {{ne konfuzu kun}}, ĉu {{PorA}}) por disigi la du artikolojn estus konfuza por leganto. Tial estas kial mi unue proponis la kunigon. Jen estas aldono de kelkaj nacilingvo-esperanto-vortaroj, kiu difinas ke "retumilo" nur signifas browser-on: esperanta-ĉina, esperanto-japana, kaj angla-esperanto.
Do, mi ne pensas, ke oni povus ekskluzive disigi kiel "'retumilo' estas Internet Suite kaj 'TTT-legilo' estas browser" lasante la ĝermetan artikolon retumilo diri ke "Ofte oni tamen uzas la vorton "retumilo" por signifi TTT-legilon." krom nur unu vortara frazo (dank' al KuboF, la ekzemploj nun nur montras internet suite, sed ankoraŭ ne memstarinda), kaj vikivortaron wikt:en:web browser traduki kiel "wikt:en:retumilo".
Se oni kunigus la artikolojn, oni eĉ povus aldoni tian historian diskuton pri la malsameco de la du terminoj. Male, se oni daŭre disigi ilin, la gvido estus konfuza, kaj la artikolo kun la ĝenerala vorto "retumilo" estus ĝermeto kaj leganto devus klaki dufoje (retumilo -> TTT-legilo) por iri la celan artikolon (pri browser).
PS. Ĉi tie mi prove kunigis la artikolojn.--Salatonbv (diskuto) 05:11, 16 Jan. 2014 (UTC)

Mi preferas prilabor(et)i ambaŭ artikolojn tiel, ke ne estu problemoj pri konservo de ambaŭ artikoloj. Sed mi komencos ŝajne post 3 semajnoj. --KuboF (diskuto) 17:50, 21 Jan. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite mi ne kunigis sed iom poluris ilin.--Salatonbv (diskuto) 09:35, 12 Mar. 2014 (UTC)