Diskuto:Tahirih

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

El persona diskuta noto de Kani al Andy, la ĉefa kreinto de tiu-ĉi artikolo, la 13-an de septembro 2014:

"Saluton. Pri Elstaraj artikoloj sekvu la indikojn de tiu paĝo. Rigardu dekstran marĝenon. Se vi spertas ian malfacilon, precize diru al mi kaj mi helpos. Pri Artikolo de la semajno vi povas iri al koncerna paĝo el la Ĉefpaĝo tra la supra titolo. Tie vi povos vidi la priskribon, nunan planon, la respondeculo estas administranto ThomasPusch, kun kiu vi povas kontakti. Mi kontaktis lin rilate al artikoloj Bonaero kaj Arrgentino kiujn mi preparis por la epoko de la UKo. Pri Tahirih mi komprenas vian intereson pri malproksimaj kulturoj, sed mi ankaŭ konstatas, ke estas kulturaj (eĉ lingvaj) malfacilaĵoj. Ekzemple kiam vi proponos en ambaŭ lokoj la artikolon, iu povos rimarki, ke restas ruĝaj ligiloj. Kaj inter ili mi vidas ekzemple Ŝajĥ Ahmad kun absolute esperanta literumado kaj Sayyid Kazim Rashti kiu povus esti Sajjid Kazim Raŝti, kiel decidi? Por tio kompetentus fakuloj. Mi ŝanĝus, sed vi mem faru. Mi restos je via dispono.--kani (diskuto) 09:28, 13 Sep. 2014 (UTC)"

Mi persone juĝas la temon Tahirih tre interesa kaj la artikolon pri ŝi inda pri statuso laŭda (aŭ leginda aŭ elstara) kaj pri prezento kiel ADLS. Sed mi pensas ke Kani pravas ke por kompreno de artikolo pri tiom specifa temo bonus se kreiĝus ankoraŭ pliaj "flankaj artikoloj", por ke estu laŭeble malmultaj ruĝaj ligiloj. Ankaŭ pri unueco de latinliterigo li pravas (tute bonas mencii esperantlingvan latinliterigon kaj ĉe unua teksta mencio de la nomo inter krampoj ankaŭ aldoni la anglalingvan latinliterigon), kaj krome mi pensas ke la artikolo kompreneblu ankaŭ sen nepra kono de la angla lingvo, do bonas almenaŭ kunkolekti kiom eble plej multajn eksterajn referencojn kaj fontojn ankaŭ en aliaj lingvoj. Tial mi ĵus "simbole" aldonis unu germanan kaj unu francan literaturan fonton, sed tio estas nur komenco, ne signifu ke nun kolektiĝis ĉiuj eblaj ne-anglalingvaj fontoj. Certe estos subteno pri la movo de la artikolo al leginda aŭ elstara statuso kaj al ADLS-prezento, kaj ankaŭ persone mi pretas kunhelpeti pri kreo de "flankaj artikoloj", kvankam mi dum la venontaj semajnoj timeble estos en profesie streĉa situacio - iom da tempeto certe restos... Mi pensas ke la artikolo valoras la penon ankoraŭ pliperfektigi ĝin respektive la "ĉirkaŭaĵon". ThomasPusch (diskuto) 11:38, 14 Sep. 2014 (UTC)
PS: Por kontribui al la temo, mi kreis artikoletojn Ŝejĥismo, Ŝejĥo Ahmad kaj Sajid Kazim Raŝti. Ĉiuj tri estas nur artikolaj ĝermoj, sed donas bazajn informojn. Jen jam iom da ruĝaj ligiloj malpli... ThomasPusch (diskuto) 13:24, 14 Sep. 2014 (UTC)
PPS: Jen ankoraŭ tekstetoj pri Jack Lenz kaj Mona Mahmudnizhad. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 18 Sep. 2014 (UTC)