Diskuto:Niktereŭto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Tanukio)

Tanukio? Tanuko?[redakti fonton]

Se ĉi tiu ĝermeto temas pri la japana vorto, la titolo estu ŝanĝata al la japana Tanuki (latinigite el たぬき), ĉar TanukioTanuko estas nur superflua neologismo en Esperanto. Se neniu volus plilongigi tion, mi kunigos ĝin kun Niktereŭto kaj restigos ĝin kiel sekcio pri la folkloro.--Salatonbv (diskuto) 04:34, 15 Maj. 2014 (UTC)

Kiu difinas superfluecon de novvorto? La vorto "neologismo" mem estas tio, kion ĝi priskribas. Ĉu vi eble jam atentigis la kreinton de la artikolo pri la problemo de mallongeco? Mi nuntempe estas sufiĉe okupata pri ŝablonoj, parte eĉ en aliaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 07:22, 15 Maj. 2014 (UTC)
@Tlustulimu: La kriterio de superflueco ŝajnas esti difinita de VP:NEO: Se la termino estas sufiĉe uzata en Esperantio aŭ trovebla en vortaroj. Se ne, ĝi estu ankoraŭ "alilanda" vorto (ne -o formo). La ekzisto de variantoj tanuk-/tanuki- estas unu el la evidentecoj ke la uzo estas nur inventita de nerespondeca aŭtoro. Kio "tanukio" al niktereŭto estas "vajsvursto" al blanka kolbaso. Blanka kolbaso ja famas en Germanio, sed tio ne estas bona kialo krei novan esperantan vorton. La enciklopedia titolo estu WeißwurstBlanka kolbaso. Mi ne notigas al la kreinto kiu ne redaktis dum pli ol tri jaroj.--Salatonbv (diskuto) 08:16, 15 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite kunigita pro la kialo 2 de VP:KUN. Mi forigis la nesufiĉan esperantigon sed montris la latinigon "tanuki" en la artikolo.--Salatonbv (diskuto) 07:30, 6 Jun. 2014 (UTC)

Tamen vi ambaŭ ne rimarkis ke en vikipedio estas artikolo mustel-hundo jam de 2003 kaj aldona teksto niktereŭto de 2005, kiuj ambaŭ temas pri la sama biologia specio. La origina teksto de 2003 ne estis vikidatumare interligita, tial ne rimarkiĝis la duoblaĵo, sed fakte ankaŭ tiujn du tekstojn necesas unuigi. Mi unuigos ilin al la teksto niktereŭto de 2005, ĉar ĝi havas multe pli da kunlaboraĵoj kaj kunlaborintoj ol la unua teksto de 2003, kiu estis iom forgesita. ThomasPusch (diskuto) 13:29, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Cetere estas amuze ke la unua foto ĉi-tie notiĝis "en la Nacia Parko Jegevos apskritis, Estonio". Tio montras ŝatindan kulturan konsideron de la baltaj ŝtatoj. Tamen "Jegevos apskritis" estas en la litova, simple signifante "distrikto Jegeva", kaj en Estonio oni nur parolas estone, ne litove, tial la distrikto nomiĝas Jõgevamaa aŭ "distrikto Jõgeva". ThomasPusch (diskuto) 14:29, 10 feb. 2024 (UTC)[Respondi]