Diskuto:Taraksako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Mi malsubtenas. Leontodo temas la genro Taraxacum kaj Leontodono temas la genro Leontodon. PIV (1970) subtenas tion (ke leontodo estas Taraxacum kaj leontodono estas Leontodon). Kingdon 19:42, 20. Dec 2009 (UTC)

Leontodo kaj leontodono estas malsamaj genroj, sed laŭ mia kompreno ambaŭ nomoj estas eraraj. La konfuzo venas de tio, ke botanikistoj ne konis tion ankoraŭ kiam la esperanta nomo leontodo estis donita al unu planto. Poste sciencistoj elkovris, ke temas pri du genroj. La genro kiun esperantistoj konas sub la nomo ”leontodo” ricevis la nomon Taraxacum kaj la alia genro konservis la antaŭan nomon Leontodon. Du genroj ne povis havi la saman nomon, tial al la alia estis donita en esperanto nomo leontodono. Pli pri tiu konfuzo kaj solvopropono en mia blogo http://nordanaturo.wordpress.com/2010/01/08/planto-de-la-semajno-2-taraksako-leondento-au-buterfloro/. Amike Sakari

Kio estas do la oficiala esperanta nomo de tiu planto ? "leondento" aŭ "leontodo" ? 86.203.104.124 11:38, 17. Jan 2010 (UTC) "Leondento" korespondas pli bone kun la sekvantaj termoj : "dent-de-lion" (fr), "dandelion" (en), "dente di leone" (it) "diente de león" (es), "dente-de-leão" (pt), "dant y llew" (cy), "Löwenzahn" (de), "løvetand" (da), "dintele leului" (ro), "dans-lew" (kw), "løvetann" (no), "leeuwentand" (nl).

PIV2 (2002) p.1135 indikas la nomon de la genro : Taraksako, vera internacia nomo ĉar por la scienco temas pri Taraxacum. Kial malinternaciigi terminoj kaj tiele malhelpi la disvastiĝon de Esperanto ? --Forstbirdo 17:48, 5 Aŭg. 2011 (UTC)
Mi opinias ankaŭ ke malinternaciigi terminojn malhelpi la disvastiĝon de Esperanto kaj eĉ uzi internaciajn sciencajn nomojn por la titoloj estus raĉia solvo. Diversaj vikipedioj elektas ĉi-tiun solvon.

Ekzemple : ca:Taraxacum, en:Taraxacum, es:Taraxacum, fr:Taraxacum, tr:Taraxacum --pino 18:11, 5 Aŭg. 2011 (UTC)

La foto tute ne montras "floranta taraksako"n ... sed la semglobon (fakte fruktbulon). Petro Hata (diskuto) 16:25, 5 dec. 2018 (UTC)[Respondi]