Diskuto:Telefona kodo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Telefona antaŭkodo)

Mi forigis la frazon "Krome, ĉiu telefonhavanto nun estas altelefonebla el anja loko per la sama numero." kiel argumenton por deviga uzo de antaŭkodoj. Por tio sufiĉas, ke oni povu laŭdezire aldoni la antaŭkodon ankaŭ en la sama loka reto - kio funkcias almenaŭ en Germanio ekde la enkonduko de diĝita konektado.

(reinhard 2007-07-15)

Mi ne komprenas kialojn por tiu forigo. Ja en Germanio se oni ne endonas antaŭkodon, estas iom malpli longa numero. Se oni enkondukas la antaŭkodon en la numeron, tiam ĉiu abonanto havas la saman numeron ĉiam, kaj malpli longa numero simple ne funkcios. Ĝuste tion celis la frazo. Alaŭdo ۩ 12:57, 15. Jul 2007 (UTC)
En iuj informkestoj estas parametroj "tel antaŭkodo" (kio estas vorto "tel"?), ĉar oni argumentas ke "telefona antaŭkodo" tro longus. Tiu ĉi artikolo atingeblas ankaŭ per la alidirektilo "telefona kodo", kio tute samlongas kiel "tel antaŭkodo" kaj estas pli bona Esperanto. En unua paŝo eblas klopodi eviti strangajn mll-ojn (mallongigojn) kiel "tel" en informkestaj parametroj, kaj preferi ekzemple vortumon "telefona kodo" al stranga "tel antaŭkodo" aŭ "tel_antaŭkodo". Sed en dua paŝo bonas demandi, ĉu la vortero "antaŭ-" en la artikola titolo "telefona antaŭkodo" vere sufiĉas: Ekzistas la principo, ke la titolo de vikipedia artikolo (kaj fakte ĝenerale ĉiu termino) estu tiom konciza kiom eblas, sen ke perdiĝas informo nepra por eviti konfuzon. Laŭ mi "telefona kodo" tute bonas: La "telefona 'numero" estas ĉiuj ciferoj necesaj por atingi telefonkonekton, kaj el tio la "telefona kodo" estas tiuj ciferoj kiuj samas en certa regiono/urbo/komunumo/telefonreto kaj kiujn laŭ iuj sistemoj (ekzemple tio de Germanio, kiel skribas Alaŭdo) eblas ellasi, se telefonante oni restas en la sistemo (en la regiono/urbo/komunumo/telefonreto). Teknike en nacia telefonalvoko estas unue kodo de nacia alvoko (en multaj landoj kiel ekzemple en Germanio 0, sed ne en ĉiuj, ekzemple en Litovio 8), poste la regiona/urba/komunuma telefona kodo, poste la individua parto de la numero, internacie unue kodo por forlasi la nacian telefonreton, poste landa telefona kodo, poste regiona/urba/komunuma telefona kodo, poste la individua parto de la numero. La vortero "antaŭ" en la termino simple estas el iuj naciaj lingvoj, kiuj uzas latinan vorteron "prefikso" (=antaŭaĵo) aŭ rekte uzas vorteron "antaŭ", sed estas multaj aliaj lingvoj, kiuj uzas nur terminon "telefona kodo" (ekzemple ĉiuj slavaj, la tatara, mongola, ktp.). Do laŭ traduko estas argumentoj kaj por la unua kaj por la dua solvoj. Mi laŭ principo de laŭeble konciza termino proponas preferi la pli koncizan formon "telefona kodo", kaj tekste mencii la variaĵojn "telefona antaŭkodo" kaj "telefona prefikso" nur kiel alternativoj. ThomasPusch (diskuto) 14:30, 15 Maj. 2014 (UTC)
Dum kvin tagoj ne venis kontraŭargumento, do provizore mi alinomigas la artikolon "telefona kodo". Se poste tamen ankoraŭ ekestus diskuto kaj en ĝi konvinkus iuj argumentoj reŝanĝi la titolon al la pli longa versio "telefona antaŭkodo", eblus ja reŝanĝi la titolon. ThomasPusch (diskuto) 21:23, 20 Maj. 2014 (UTC)