Diskuto:Tereza de Lisieux

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu stranga nomo? kaj nekongrue, ke unu sanktulino Terezo estas originalforme "Sankta Tereza", kaj la alia esperantigita (ŝajne).

Tute prave. Ĉu Jcrave povas klarigi kial li elektis tiun titolon ? Fundamente ĉiukaze estu Terezo. Do estu Sankta Terezo de Avila kaj Sankta Terezo de Lisieux. Arno Lagrange 10:37, 13. Jan 2004 (UTC)
Almenaŭ en la hispana, ŝi estas santa Teresita del niño Jesús, ne Teresa (eble por distingi de santa Teresa de Jesús. Tial Terezonjo. Pri Lisieux/"infano Jesuo", Avilo/Jesuo, eble ni kundecidu ĉu preferi la tiel nomatan religiajn nomojn aŭ la laikajn. Ambaŭ estas uzataj.
Laŭ esperanto reguloj njo-vorto (aŭ ĉjo-vorto) estas formita el la radiko TerEz'o > TerEnjo (pAtr'ino > pA-njo). Por traduki Teresita devus esti Terenjo. Tamen ŝajnas ege malkutima. Ŝajnas al mi pli kongrua al la kutima uzo Sankta Terezo de Avila kaj Sankta Terezo de Lisieux. Cetere vi povas uzi la religiajn nomojn kaj igi ilin redirektiloj al la laikaj, kaj en la artikolo prezenti la personon per ambaŭ (aŭ pli da nomoj kiam ekzistas). Arno Lagrange 11:53, 13. Jan 2004 (UTC)
Ho, jes. Tio ŝajnas saĝe. Tamen estas pli neŭtrale titoli artikolojn pri sanktuloj sen "sankta", krom konfuzeblaĵoj. Kompreneble, alidirektigo el "Sankta ..." estas konsilinda.
Krome, ŝajnas ke PIV preferas Nomo 'el Loko anstataŭ Nomo de Loko. Ĉu?

Jen do sinteze la proponeblaj titoloj

Ĉeftitolo
alternativaj titoloj kun redirektoj al la ĉeftitolo
Terezo el Avila
Sankta Terezo el Avila
Sankta Terezo de Jesuo
Terezo el Avilo
Terezo el Ávila
Terezo el Lisieux
Sankta Terezo el Lisieux
Sankta Terezo de la infano Jesuo

Arno Lagrange 14:58, 13. Jan 2004 (UTC)

Jcrave: Mi ne kreis la titolon "Terezonjo" mi mem, ĝi jam estis sur la paĝo pri Sankta Terezo el Avila, kiun mi legis, sed ne havis artikolon. Diri "Terezo el Lisieux" ŝajnas ankaŭ al mi esti bonan ideon, ĉar en la franca ŝi nomigis simple "Terese". (Tamen, ŝia vera nomo, teĥnike, estas "Sainte Terese de l'Enfant Jesus et la Sainte Face" -> "Sankta Terezo de la infano Jesuo kaj la Sankta Vizaĝo", sed mi supozas ke ĝi estas tro longa eĉ por redirecta titolo!). Se iu scias kiel fari la ŝanĝojn, li faru ilin (mi ankoraŭ ne tre bone komprenas tiu elemento de la vikipedio). Tiom pli, ĉar ni eble havos baldaŭ "Santka Terezo el Kolkato" :-) --Jcrave, 13 Jan 2004

Terenjo - Terezonjo[redakti fonton]

Ambaŭ formoj: Terenjo - Terezonjo estas senbazaj, almenaŭ ili ne estas uzataj en Alençon, ŝia naskiĝloko. Dominik 08:55, 6. Feb 2008 (UTC)