Diskuto:Tetuna lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kopias el Diskuto:Orienta Timoro:


Mi ne scias kiel traduki Tetum. Laŭ mia kompreno, m nur montras nazaligo de u en la portugala versio. -- :)

Esperanto ne havas nazajn vokalojn. Tial konvenas Esperantigi laŭ la skribo: la Tetuma (lingvo). Tiun nomon mi jam havas en mia paĝaro pri landoj kaj lingvoj: http://www.bertilow.com/lanlin Bertilow 14:04, 31. Maj 2003 (UTC)
Mi foliumis "The Lonely Planet East Timor Phrasebook" kaj estas klarigo pri la lingvonomo, kiu mi memoras nebule. Ŝajne, angle oni uzas Tetum sed en iu alia lingvo ĝi estas tamen Tetun. (Tetum 1- Tetun 2 en [[1]]). Ajnmaniere, mi ne certas ĉu Tetum estis la nomo de iu lando aŭ nur de la lingvo kio permesus tetumo. Laŭ Google, oni uzas nur tetuma lingvo sed plejo da ekzemploj estas en Vikipedio mem. -- vikipediisto :)

Do ĉu tetua, tetumo, tetuna? -- :)

Jam ekzistas la formo "Tetuma" en Esperanto. Kial do elpensi ion alian? Bertilow 13:11, 1. Jun 2003 (UTC)
Ankaŭ la formo "tetuna" jam ekzistas en Esperanto, kaj en la tetuna lingvo mem estas "tetun", do mi estas feliĉa resti ĉe "tetuna". -- vikipediisto :) 1. Jun 2003 (UTC)
Jes, en la tetuna mem, ankaŭ en la hispana, indonezia, nederlanda, lingvoj kiuj por la duoninsulo historie gravas. Ke en plej multaj aliaj lingvoj influite de la portugala iĝis tet(o)um, ankaŭ en la angla kaj franca, pri kiuj multaj eŭropanoj orientiĝas, estas alia fakto, sed tio ne devigas Esperanton kopii la vorton el la angla. Kompreneble, PIV ankaŭ en la eldono de 2020, vortaro.net, ankoraŭ tute ne esprimas preferon. Mi ŝatus listigon de iuj fontoj esperantlingvaj, kiuj uzas la formon "tetuna", kaj ŝatus ke vikipedio en la teksto mem unuece uzus la formon "tetuna", se ĝi lingve tolereblas. Nun la teksto uzas la n-variaĵon, sed en la paĝo la tre videbla informkesto "Lingv/Informkesto" uzas la m-variaĵon. Tio aspektas konfuzige. ThomasPusch (diskuto) 17:12, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Post adapto de ŝablono {{Lingv/R}} nun estas unuece la n-variaĵo... ThomasPusch (diskuto) 17:18, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]