Diskuto:Tibeta budhismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel jam dirita, tiu tekste estas nur kopio de tiu retejo [1]. Mi proponas malaperigi tiun tekston pro kopirajta malrespekto. Vidu la anglan version kiu ankaŭ estas multe pli enciklopedieca. Cetere, la fonto estas ĉina raio internacia, kies neŭtraleco estas TRE konstestinda!--Internaciulo 16:22, 20. Dec 2006 (UTC)

Mi konsentas, ke ĝi ŝajnas forigenda pro kopirajta problemo, krom se iu povas tre baldaŭ sciigi pri iu permeso. Sok Na Men Sui Lui 16:52, 20. Dec 2006 (UTC)

Mi havas permeson pri kopio, mi jam aperigis ĝin ie. Mi serĉas denove. Narvalo 19:14, 20. Dec 2006 (UTC) kaj jen

La permeso aperas ne sufiĉa, pro la kialo klarigita de Marcos en la diskuto al kiu vi ligigis. Enhavo de Vikipedio estu havebla sub GFDL, do kopiebla ien ajn sub tiu sama permesilo. Ili ne indikis sian konsenton je tio, ĉar vi petis nur permeson por aperigi en Vikipedio mem. Valida permesilo devas klare indiki konsenton je publikigo sub GFDL. Sok Na Men Sui Lui 12:30, 22. Dec 2006 (UTC)

Do atendu ĝis kiam mi petas tion. 13:03, 22. Dec 2006 (UTC)

De tiu diskuto pasis preskaŭ sep jaroj, kaj la artikiola enhavo rapide reduktiĝis al nur ĝermo de malmultaj vortoj. Klare do ne plu povus temi pri ajna malrespekto de kopirajto. Tamen la artikolon de retejo esperanto.cri.cn mi trovas tute menciindan kaj aldonas ĝin en ĉapitro "eksteraj ligiloj" (kie krome nur estas 4 anglalingvaj retpaĝoj, neniu e-lingva). ThomasPusch (diskuto) 20:56, 20 Okt. 2013 (UTC)