Diskuto:Tonlingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Tonalta lingvo)

"Tonalta lingvo" estas vikipediismo. La tradicia termino estas "tonlingvo" aŭ "tona lingvo", laŭ la modelo de naciaj lingvoj. Talnat 21:03, 14 Sep. 2011 (UTC)


Iusence vi pravas. Sed ne estas unueca "tradicia termino": En pluraj lokoj eĉ alternative uziĝas la esperantlingva vorto "tonala lingvo" (ekzemple en la reta vortaro esperanta-nederlanda), kvankam tonalo fakte estas io alia ol la koncepto kiun celas la vorto "tonalta" respektive "tona" lingvo ... En tia lingvo fakte aparte gravas la tonalto de vorto, do al mi aspektas ke la termino "tonalta lingvo" pli klaras ol "tona lingvo". Aliflanke la nomoj "tonlingvo" aŭ "tona lingvo" ne vere havas grandan "tradicion" en la esperantlingva leksiko, ĉe foje uziĝas en tute aliaj signifoj - vidu ekzemple la vortuzon en la teksto Sigfrid Karg-Elert, ĉapitro "tonlingvo", kie temas pri kreo de vortoj literumitaj laŭ muzikaj tonoj, kiel B-A-C-H por Bach.

Laŭ la sesa (!) vortosignifo laŭ PIV, tono ankaŭ povas esti "en fonologio, la relativa tonalto de silaba vokalo": do la nomo "tona lingvo" (laŭ la modelo de naciaj lingvoj) certe ne malĝustas. Laŭ mi ĝi simple malpli klaras.

ThomasPusch 22:04, 14 Sep. 2011 (UTC)


Saluton, Thomas!

Mi rimarkis la artikolon pri ”Tonalta lingvo”, verkitan de vi, kaj ke vi en pluraj artikoloj anstataŭis ”tonlingvo” aŭ ”tona lingvo” per ”tonalta lingvo”. En fonetiko, la termino uzata estas ”tonlingvo” (kaj ties nacilingvaj ekvivalentoj). Ankaŭ akcepteblas ”tona lingvo”, sed ne ”tonalta lingvo”. Ĉe tonlingvoj temas pri lingvoj, en kiuj la tono havas leksike distingan funkcion. Kvankam en plej multaj kazoj ja temas pri la tonalto, ankaŭ povas temi pri la sinkronigo de tonaj movoj. Ekzemple en la sveda, la du distingivaj tonoj ambaŭ estas faloj, kaj la diferenco ne troviĝas en la tonalto, sed en la sinkronigo de tiu falo kun la silabo en kiu ĝi okazas (pli aŭ malpli frue). Ankaŭ povas temi pri la ĉeesto aŭ foresto de certaj tonaj fenomenoj, ekz. abrupta fino, kiu karakterizas certajn tonojn i.a. en diversaj sudĉinaj dialektoj. La dana lingvo en antaŭaj tempoj similis al la sveda en sia tona sistemo, sed nun nur restas fenomeno, nomata stød ’puŝo’, kiu konsistas en momenta forfalo de regula tono. Escepto estas nur la dialekto sur la insulo Bornholm, kiu daŭre similas al la sudsvedaj dialektoj.

Mi proponas do anstataŭi ĉiujn okazojn de ”tonalta lingvo” per ”tonlingvo”. Eble indus havi sencodistingan paĝon, ĉar la esprimo ”tonlingvo” ankaŭ estas uzata por karakterizi la stilojn de komponistoj.

Cetere, dankon pro viaj multaj valoraj kontribuoj.

Amike, Talnat 23:35, 14 Sep. 2011 (UTC)


Viaj ekzemploj konvinkas min, kaj mi ne plu hezitas jesi al renomigo de la nuna paĝo tonalta lingvo, la koncerna kategorio kaj la korespondaj ligiloj. Ĉu vi mem pretus fari la renomigon? Ja estas iom da laboro reordigi la koncernajn artikolojn en la novan kategorion kaj fiksi la ligilojn, se oni volas eviti ke daŭre en la unuopaj tekstoj estu la vorto "tonalta lingvo" kun alidirektigo al la nova artikolonomo (kio iom post iom plitradiciigus la evitindan vortumon), sed la laboro estus nur unufoja.

Cetere, kiam mi pensas pri tonlingvoj, mi unuavice pensas pri aziaj aŭ afrikaj lingvoj, ne tiom pri mez- aŭ nordeŭropaj lingvoj, kvankam mi regas kaj la litovan kaj pli-malpli la ripuaran dialekton de la germana (post multaj jaroj en la rejnlanda urbo Bonn), kiuj ambaŭ havas elementojn de tonlingvo... Sed mi konscias ke la nuna artikolo tute ne tuŝas la temon de skandinaviaj lingvoj: Indus ne nur adapti la artikolan nomon, sed ankaŭ plivastigi la artikolan tekston mem.

ThomasPusch 09:32, 15 Sep. 2011 (UTC)


Mi volas nomumi la tekston artikolo de la semajno, sed ĝis nun ankoraŭ estis kompare tro multaj ruĝaj ligiloj, kiuj malfaciligas la komprenon. Tial ĵus mi aldonis minimumajn artikoloĝermojn pri la vortoj lakaĵo kaj ĉilino, kaj esperantigis la grafikaĵon "Pinyin Tone Chart-eo.svg", kio ne estis granda laboro. La restaj tri ruĝaj ligiloj laŭ mi ne ĝenas la komprenon de la teksto, kvankam preferindus ke ili estu ligiloj bluaj. ThomasPusch (diskuto) 18:54, 20 Feb. 2015 (UTC)

Bone, jen ankoraŭ nova artikoleto pri Zhao Yuanren. Mi nun metas la artikolon kiel ĉefpaĝa prezentaĵo por la venontaj tri semajnoj. ThomasPusch (diskuto) 19:24, 20 Feb. 2015 (UTC)

Latva lingvo[redakti fonton]

Saluton. Laŭ la latva gramatiko de Jan Henrik Holst ankaŭ la latva lingvo havas tonojn. La norma lingvo havas du tonojn. Sed nur en la akcentata silabo ili ludas rolon.

Bedaŭrinde sur la mapo en la artikolo ne bone videblas, kiu el la eŭropaj lingvoj havas tian markilon. Ĉu eble ekzistas jam versio en svg-a dosieraranĝo kun pli alta distingivo?

Krome la vortaro, kiun mi havas, apenaŭ traktas la tonojn, kvankam la latva lingvo certe sen ĝi ne sonus latve. Do, kion ni faru nun? --Tlustulimu (diskuto) 21:23, 20 Feb. 2015 (UTC)

Neŭtra tono / neŭtrala tono[redakti fonton]

Ĉu eblus uzi "neŭtra" anstataŭ "neŭtrala"? "Neŭtra" laŭ PIV koncernas ne apartenon al du ebloj, sed taŭgus por tonoj. Zamenhof kaj aliaj uzis jam "neŭtra" en lingvistika kunteksto. "Neŭtrala" estas pli polikita afero kaj postulas ian ... "volon ne enmiksiĝi".Eduardo Trápani (diskuto) 00:36, 2 jan. 2020 (UTC)[Respondi]