Diskuto:Triparta ario

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

Estas pro kaj malpro argummentoj por la du ebloj, sed fine mi opinias, ke oni lasu da capo, jam tiaj vortoj estas "internaciaj vortoj" en la senco de Zamenhof, estas jam internacia lingvo por muziko, kaj ĝi (krom la germana ĉe kelkaj komponistoj, ktp) estas la itala, kiu uzitas sentraduke ĉie, aldoni vortojn Esperantajn por tiuj nur pli komplikigus.

Nur la vortoj uzataj diverse nacilingve devus esti esperantigitaj sed ne la ĉie standarde termine italaj (ekzemple klarigi sed ne traduki allegro scherzo, da capo, kpt.)

Mi emas konsenti. Mia natura inklino estas troa konservemo pri enkonduko de fremdaj vortoj, sed iom post iom mia starpunkto ŝanĝiĝas — tiaj italaj vortoj ja estas internaciaj, kiel vi diras, kaj muziko bezonas siajn terminojn same kiel aliaj fakoj.
Aliflanke, se la propono estas sisteme uzi nur la italajn formojn de tiaj vortoj, pri tio mi emas malsamopinii. Laŭ mia kompreno, Esperanto malsimilas okcidenteŭropajn lingvojn per tio, ke ĝi malpli multe toleras fremdan ortografion en siaj tekstoj. Se la propraj nomoj indikas unuan paŝon al pli granda tolero, la uzado de neasimilitaj komunaj nomoj ŝajnas al mi paŝego.
Oni trovas ekz. la oficialajn vortojn arĉo (arco), kantato (cantata), opero (opera), skerco (scherzo), sonato (sonata), kaj aldo (alto). En PIV troviĝas ankaŭ adaĝo (adagio), andanto (andante), apoĝaturo (appoggiatura), arpeĝo (arpeggio), falseto (falsetto), fermato (fermata), konĉerto (concerto), kresĉendo (crescendo), stakate (staccato), tokato (toccata), kaj verŝajne aliaj.
Dankon pro via atento pri la problemo, kaj mi esperas, ke vi plu helpos min trovi solvon kaj trakti la dubindaĵojn, kiuj verŝajne restos. Amike,
znusgy 21:12, 2. Jan 2005 (UTC)
P.S. Alia demando estas traduko de a cappella priskribanta voĉan muzikon: ĉu senakompana (ŝajne iom enradikiĝinta) laŭ la moderna senco, kapela laŭ la originala senco, aŭ akapela laŭlitere? Kaj traduko de Kapellmeister: ĉu muzika direktoromuzikestro laŭ la pli moderna senco aŭ kapelmajstro (pli enradikiĝinta) laŭ la originala senco?

En la hungara "Kapellmeister"= korusa dirigento; a cappella estas netradukita en la hungara (laŭ mia 90-jara leksikono) , sed temas pri voĉa, seninstrumenta, senakompana muzikaĵo aŭ porkorusa (porkoruse skribita) muzikaĵo. Do elektu, vi pli bone komprenas la aferon. RK

ario "da capo" en la hungara = triparta ario aŭ granda ario; propensinde estas ankoraŭ ripeta ario, longa ario. La desupra ario ne estas trafa traduko, ĉar temas pri ario, kies unua parto ripetiĝas post la dua ĝis la markita "al fine". "da capo" signifas dekomence en Eo kaj la alŭvorta traduko dekapo, desupre estas laŭ mi, malĝusta. RK

Per "desupre" mi volis komprenigi "de la supro de la paĝo". Sed tio jam ne gravas, ĉar via solvo "triparta ario" estas perfekta! --znusgy 09:51, 3. Jan 2005 (UTC)