Diskuto:USB-poŝmemoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu mi rajtas ŝanĝi la rubrikon? Ne temas pri poŝa memoro sed komputila. La termo ŝajne ne ekzistas en la komputada leksikono, tamen tie ekzistas la termo memoro por memora ilo. Sed estas diferenco inter memoro kaj memoraparato, ĉar la grandecon de memoro oni kalkulas en bajtoj sed ne grandecon de la aparato. Ĉu la komputada leksikono tamen mistradukis de la angla 'memory'? En Esperanto oni kutime uzas sufiksojn por montri ĉu temas pri ilo aŭ io alia.

Se vi vidas la artikolon Memoro, ĝi tute ne kongruas kun la jena koncepto pri memoro. Pli taŭga termo estas USB-memorilo, sed eble ĝi estus konfuzebla kun ekstera memorilo (surtabla aparato). USB-poŝmemorilo eblus, ĉar la ilo ja estas poŝa (kaj la memoro estas en la aparato, ne en la poŝo). --Piechjo 14:34, 26. Jun 2007 (UTC)


Do neniu reagis. Mi ŝanĝu. Povas esti komputila memoro sed ne poŝa. --Piechjo 09:41, 29. Jun 2007 (UTC)