Diskuto:Vagaduguo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Uagaduguo)

La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto preferas la formon Vagadugu/o:

Vagadugu/o. Ĉefurbo de Burkino [1]

Tiu sekvas la originalan kvarsilaban prononcon. La indiĝena nomo estas Wágdùgʋ [ˈwáɣədùɡʊ] je la Mosia lingvo (laŭ [2], p. 330), kaj la franclingva prononco estas [waɡaduɡu]. Je ambaŭ lingvoj, la unua fonemo estas la konsonanto /w/, kiu ordinare esperantiĝas kiel "v"; vidu la jenajn ekzemplojn:

watt → vat/o
Washington → Vaŝington(i)/o
wallon [walɔ̃] → valon/o
whip → vip/o
whisk(e)y → viski/o

Tial mi opinias ke la formo Vagadugu/o estas preferinda. Osteologia (diskuto) 15:58, 30 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi atendus la formon Vagadugo, sed mi tute ne studis la demandon. Lingvano (diskuto) 08:34, 12 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PIV: Vagaduguo RG72 (diskuto) 09:34, 12 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi plene konsentas pri "Vagaduguo". Tamen en la montrata mapo (de "Open Street Maps"??) ankoraŭ aperas nun la nomo "Uagaduguo". Ĉu eblas tion iel korekti? - Moldur (diskuto) 10:50, 12 jan. 2023 (UTC)[Respondi]