Diskuto:Unikodkapabla programo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi vidas ke vi parolas pri Openoffice.org. Kiel ni povas traduki Openoffice al Esperanto ????. Eble MalfermitaOficejo ???. Kiel oni tradukas Office Suite ??.

Interesa kaj tre fruktonda laboro estus traduki Openoffice programaro al Esperanto.

Kaj traduki ek al Java, por estu uzata en ĉiuj komputilaj platfonoj (platforms).

  • Tiu estas malfacile. Por bone funkcii, Ek (aŭ programo kiu funkcias tiel) devas kapti la tutan enigon, kaj pludoni al la "vere ricevantaj" programoj. Tiu nur eblas kun specialaj funkcioj de la operaciumo (aŭ la eniga sistemo) kaj ne kun la defaŭltaj funkcioj de Ĵavo (tie nur eblas kapti la enigo de la propraj fenestroj). Do ĉiukaze vi bezonus por ĉiu sistemo specialan biblotekon (skribita en iu alia lingvo, kaj uzanta la sistemajn funciojn), kiun via Ĵavo-programo uzu. Tiel ne multe helpas uzi Ĵavo.
  • Pli facile estus programi tiacpecajn programeron (en Ĵavo), kion oni uzu en Ĵavo-programoj (per eksplicita voko). Rigardu la projekton java-multlingva, kiu laboras (interalie) pri tiu. -- Paŭlo 22:34, 6. Mar 2003 (UTC)

Office Suite redoneblas kiel "Oficeja Programaro" aŭ "Oficeja Programpaketo". Mi ne scias, ĉu eblas bone traduki la nomon OpenOffice.org. Iom malfaciligas tiun tradukon la fina .org, kiu estas firma parto de la nomo. Pripenseblus "Libera Oficejo"...

Cetere en Linukso oni tute ne bezonas EK-on, ĉar ĉio jam sen ĝi tute bone ruliĝas. Kredeble ankaŭ en Makintoŝo Ek ne estas bezonata.

Bertilo WENNERGREN

Listo de programoj[redakti fonton]

La listo de Unikodkapablaj programoj (retumiloj, tekstprilaboriloj ks) kredeble jam estas nenecesa. --AVRS 11:49, 27 Sep. 2011 (UTC)