Diskuto:Universala Esperanto-Asocio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne estas logike fari ŝablonon por citaĵoj el la Enciklopedio? - Slavik IVANOV 18:29, 20. Maj 2006 (UTC)

Slavik, ni laboras pri la ŝablonoj. Nun ni iom eksperimentas serĉante konvenan solvon. se vi volas helpi, bonvolu plibonigi kaj plibeligi ŝablonon EDE. Aŭ enŝablonigi tabelon el UEA aŭ Marie Hankel, Gaston Waringhien, sed tiel, por ke ĝi estu konvena por aliaj artikoloj. Petro 18:31 (UTC)

Aspektas jam tre konvene! Gratulojn pro la farita grava laboro. Slavik IVANOV 22:51, 20. Maj 2006 (UTC)

Mi aldonis kelkajn membronombrojn laŭ Enciklopedio de Eo kaj Eo en Perspektivo. (En ĉi lasta mi ial ne sukcesis retrovi multajn nombrojn pri IM - ĉu iu el vi?) En la tabelo mi ne tre ŝatas, ke pluraj jaroj mankas - do ne estas kontinueco kaj ankaŭ ne indiko pri nekontinueco; eble indus aldoni liniojn kun nur ?-signoj. Krome mankas la jaroj post 1972, verŝajne troveblaj en la revuo Eo. Krome ja Libera Folio publikigis grafikaĵon pri dudeko da jaroj de IM - ili do ŝajne havas ian statistikan bazon. Lu 13:39, 23. Okt 2007 (UTC)

Estante historiisto, mi ĝenerale ne tre ĝojas pri tiaj listoj (de membroj). Enciklopedia teksto devas esti legebla. Ĉu ne preferindas ŝovi la liston eble en iun kromartikolon? Ankaŭ ne necesas plena listo, en Die neutrale Sprache mi resumis la evoluon per propraj vortoj. Kaj la artikolo fariĝu ankaŭ ne diskutforumo pri movada politiko kaj malaltaj membronombroj.--Ziko 15:02, 23. Okt 2007 (UTC)
Vian komenton mi legis nur, post kiam mi jam enmetis la membronombrojn; do bv. pardoni. Mi nun ŝovis ilin al Historio de UEA, ja estas longa listo. Volonte iu pluŝovu al alia loko aŭ al aparta artikolo, metante ligon tien. Naciaj enciklopedioj jes enhavas ankaŭ statistikojn, inkluzive de historiaj tabeloj; tial cetere la membronombra listo de 1920 - 1932 troviĝas en EdE, p. 548. Volonte ie resumu la evoluon. - Jes, kompreneble ni en enciklopedio ne diskutu movadan politikon aŭ malaltajn membronombrojn. Sed ja ie oni devas povi trovi la kolektitan bazon por tia diskuto. Kaj eblas mencii en enciklopedio, ke post iom da progreso ĝis 1925 nun UEA stagnas laŭnombre.--Lu 17:57, 23. Okt 2007 (UTC)
Ĵus mi konstatas, ke resumon de la evoluo mi ja jam enmetis en la ĉapitron historio. - Lu 18:08, 23. Okt 2007 (UTC)

Membronombroj nun en 'Historio de UEA'[redakti fonton]

Enkonduke mi verkis kvin alineojn, kiuj resumas diversajn evoluojn de la membronombroj. Mi esperas, ke tiel la historiistaj bezonoj de Ziko estas kontentigitaj. Amike Lu 19:10, 24. Okt 2007 (UTC)

Kvanto de LA-oj[redakti fonton]

Kvankam UEA sur http://uea.org/landoj/index.html listigas ĉ. 93 E-organizojn tra la mondo, nur ĉ. kvindeko da ili fakte membriĝis kiel LA, kp. http://eo.wikipedia.org/wiki/Landa_Asocio#Listo_de_aktualaj_landaj_asocioj_de_UEA (kio ankaŭ ne tro fidindas, sed iom pli).

Kiam cetere la nepalanoj aliĝis: Ĉu en 2004 aŭ 2006? Malsamaj indikoj sur Landa Asocio kaj sur ilia propra paĝo. Lu 19:59, 24. Okt 2007 (UTC)

Laŭ JL: 2006.--Ziko 20:06, 24. Okt 2007 (UTC)

Paĝaro de UEA[redakti fonton]

Kia UEA estas organizo, se ili ne aktualigas sian paĝaron! Ilia lastfoja aktualigo estis: Lasta ŝanĝo: 2005-02-28, Andrej Grigorjevskij. Eble ili en UEA ne scias, ke ekzistas ia Vikipedio! Petr Tomasovsky@diskkont 14:55, 27. Apr 2008 (UTC)

Resolucioj de UNESKO[redakti fonton]

Mankas tiu temo. Mi pensas, ke ĝi aperu. Ne nur en la Eo-vikio, sed en ĉiuj landaj. Ĝi subtenas, ke ni ne nur estas iu negrava privata unuiĝo. --Hans Eo (diskuto) 13:36, 4 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Tralegante aliajn vikipediojn mi trovis jenan tekston en la angla:

International organizations[redakti fonton]

In addition to the UN and UNESCO, UEA also has consultative relations with UNICEF and the Council of Europe, and a general working relationship with the Organization of American States. It works in an official capacity with the International Organization for Standardization (ISO) as an A-liaison to ISO/TC37. UEA is active in public information in the European Union and as necessary at other interstate and international organizations and conferences. The organisation is a member of the European Language Council, a common forum of universities and language associations for the awareness of languages and cultures inside and outside the European Union.

In May 2011, UEA officially became an Associate Member of the International Information Centre for Terminology (Infoterm).

Bonega teksto! Do ni nur devas ĝin traduki en niajn naciajn lingvojn. Ni povus iom pli efike strukturigi la iom longe komplikan tekston por fari ĝin pli facile komprenebla. --Hans Eo (diskuto) 13:50, 4 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

vikidatumoj[redakti fonton]

saluton, mi esploras la erojn aldonendajn al la UEA-ero Universala Esperanto-Asocio (Q12565). jen kelkajn elinter miloj da aldoneblajxoj:

https://www.wikidata.org/wiki/Property:P122 – formo de registaro (P122)
https://www.wikidata.org/wiki/Property:P122#P1855 – ekzemploj
https://www.wikidata.org/wiki/Property:P92 – main regulatory text angla (P92) – la statuso / statuso de UEA / google:statuso+de+Universala+Eesperanto+Asocio
https://www.wikidata.org/wiki/Property:P2388 – posteno de estro de tiu organizaĵo (P2388)
https://www.wikidata.org/wiki/Property:P488 – prezidanto (P488)

necesas koni bone la statuton por elekti la plej trafa(j)n esprimo(j)n. amike
no bias — קיין אומוויסנדיק פּרעפֿערענצן — keyn umvisndik preferentsn talk contribs 13:49, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Eko de esperantismo dum militoj[redakti fonton]

"Tre gravis, ke la delegitoj de UEA en la militantaj landoj ne estis kaptitaj de la milita spirito" Sj1mor (diskuto) 06:09, 20 mar. 2024 (UTC)[Respondi]