Diskuto:Universitata urbo
Uzo ka signifo
[redakti fonton]En la nuna versio de vikipedio estas pli-malpli 600 artikoloj pri urboj ĉirkaŭ la mondo kiuj uzas la kvalifikon universitata urbo, kaj ŝajnas ke tiu kvalifiko gravas por la redaktistoj de la artikoloj por priskribi la urbon. Do kion tiu kvalifiko signifas? ĉu simple urbo kun universitato (kiu havas universitaton ene de ĝia teritorio)? speciala urba etoso, diskoniga renomo kaj historio? aŭ eble io mezurita laŭ proporcio de studenta loĝantaro aŭ ekonomia engaĝiĝo?
Certe la signifo povus varii tra epokoj kaj tutcerte laŭ diversaj kulturoj (por iuj tiu kvalifiko estas eĉ oficiala), do miopinas ke indas ke la artikolo mem provu doni priskribojn de la signifoj laŭ iuj landoj (kaj specife Germanio, Japanio, Usono, Ĉinio, Barato, Filipinoj ktp). Sj1mor (diskuto) 16:48, 31 dec. 2024 (UTC)