Diskuto:Urodeloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@ Uzanto:Kani Vi aldonis esperantlingvajn nomojn:

sed Vi ne aldonis referencojn. Ĉu Vi povas aldoni kie mi/ĉiuj povas kontroli ke en esperanto ekzistas ekzemple: "ambistomatedoj"? En http://vortaro.net ne estas, en google ne estas do kie estas? Kaj Vi skribis ke Proteidae estas: Proteedoj sed Proteedoj estas alredirekto al Proteus anguinus. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:41, 11 Maj. 2015 (UTC)

Ne ĉio kio estas en Esperanto devas montri referencojn nepre nepre. Se vi diras, ke Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando, ĉu vi certas, ke vi devas nepre nepre montri referencon? En Vikipedio estas multaj ekzemploj pri kiel bestofamilioj finiĝas per -edo kaj tion konfirmas PIV. Ĉu vi volas esti pli grava ol PIV? Se vi forigas nur ĉar mankas referenco, vi jam havos referencon. Se vi forigas nur, ĉar vi ne akceptas ke Vikipedio estu kolektiva laboro, vi devos iĝi milionulo kaj aĉeti vian propran privatan posedaĵon. Se male, vi volas nur serĉi plej taŭgajn solvojn, bonvolu ne tuŝu la ĝustajn nomojn Ambistomatedoj, Pletodontedoj, Proteedoj, Rjakotritonedoj, Salamandredoj, kaj Sirenedoj, dum vi povas koncentriĝi al elekto inter Amfiumedoj aŭ Amfjumedoj, Kriptobranĥedoj aŭ Kriptobrankedoj, Ĥinobiedoj aŭ Kinobiedoj, pri kio oni povos demandi al fakuloj.--kani (diskuto) 20:36, 11 Maj. 2015 (UTC)
Pri Proteedoj vi pravas, oni povas facile konverti tiun alidirektilon en nova artikolo koresponda al en:Proteidae.--kani (diskuto) 20:38, 11 Maj. 2015 (UTC)
  • Laŭ regulo: Vikipedio:Kontrolebleco ĉio kio estas en Vikipedio nepre devas havi referencojn. Mi ne povas skribi "Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando" en Vikipedio sen referenco. Mi vidas ke en Vikipedio estas multaj informoj sen refernco - tio estas granda problemo. Regulo ke -edo signifas bestofamilioj estas utila por sciencistoj kiuj skribas en sciencjaj revuoj. Ni (en Vikipedio) skribas enciklopedio do ni mem ne povas krei novajn vortojn. Ĉiu vortoj kiuj estas en Vikipedio antaŭ ili devas esti en literaturo/scienca revuo/akademiaj publikaĵoj. Tio ke ni demandas pri io al fakuloj ne publike ankaŭ ne sufiĉas por skribi ion en Vikipedio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:56, 11 Maj. 2015 (UTC)