Diskuto:Konstitucio de Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Usona Konstitucio)

Pri la traduko de la enkonduko[redakti fonton]

Ĉi tiu diskuto okazis en Februaro 2011 sur la diskutpaĝo de Vikipediisto Surfo. Ĉar ĝi tie estas malfacile trovebla, mi kopias la tekston ĉi tien. Temas pri la traduko de la enkonduko. --Surfo (diskuto) 11:54, 3 Maj. 2012 (UTC)

Traduko de Usona Konstitucio

Kara Surfo - En via malfarado de mia redakto en Usona Konstitucio, vi diris "...nova estis erara kaj nekomprenebla..." Por mi kompreni miajn erarojn: Ĉu vi povas specife listigi la erarojn? Ekz-e, mi ŝanĝis la vorton firmigi al establi por la anglalingvo vorto "establish". (Ŝajne al mi estas rekta traduko.) Ankaŭ mi ŝanĝis la vorton "justo" al "justeco", kiu ŝajnas pli ĝusta. Ĉu vi povas pridiskuti viajn retroŝanĝojn? Kore kaj amike dankas vin Yekrats 19:26, 15. Feb 2011 (UTC).

Pli zorge rigardante mian ŝanĝon, certe la vorto "sekuri" (???) estis malbona (fuŝa) elekto. Eble "konservi" estus pli bona. Ankaŭ mi konsentas la retroŝanĝon al "dekreti". (Tiun vorton mi ne sciis, ĝis nun.) -- Yekrats 19:36, 15. Feb 2011 (UTC)
Dankon por via demando, Yekrats. Vidinte viajn ŝanĝojn mi pensis ĉi tiel: "Jen ŝanĝoj, kiuj estas parte indiferentaj kaj parte eraraj. Plej facile estas malfari ĉion." Ankaŭ farado de indiferentaj ŝanĝoj (kiel sereno en la lando > enlanda sereno) ĝenerale malplaĉas al mi, sed la eraroj (aŭ ne sufiĉe pripensitaj ŝanĝoj) igis min forviŝi ĉiujn modifojn. Eraroj, laŭ mi, estis "provizi por", "sekuri" kaj "konsekreti".
"Provizi por" estas nur anstataŭigo de anglaj vortoj per esperantaj, kaj la signifo estas plene enigma. Provide for estas tipe angla kombinaĵo de verbo + prepozicio, kies signifo ne ĉiam estas esprimebla per provizi. Ĝi povas signifi ankaŭ proksimume subteni, prizorgi, provizi per vivteno; antaŭprepari, (antaŭ)aranĝi; ebligi (precipe jure, per leĝo). La traduko de provide for the common defence estis provizi ĝin [t.e. la landon] per komuna defendo, sed povas esti, ke estus pli adekvate diri ekz. ebligi komunan defendon.
Sekuri estas klare erara vorto ĉi tie. Se uzata, ĝi devus esti sekurigi. En la traduko estis certigi, sed ĝi povus esti simple havigi. Sekurigi signifus unuavice teni sendanĝera, atak-rezista. Wells tradukas la verbajn signifojn de secure per sekurigi; akiri, kapti; certigi; fiksi. Benson havas similajn tradukojn kaj ankaŭ ekz. stabiligi, firmigi.
Via konsekretas estis eble skriberaro, ĉar tia vorto ne ekzistas. Se vi celis konsekras, ĝi ja estas unu ebla vorto por igi sankta (per rito) kaj eventuale iam ebla traduko de ordain, sed nur en religia lingvaĵo. Wells diras dekreti, (priest) ordini. Ĉi tie mi komprenas ke la tuto ordain and establish estas frazero por iom solene esprimi la fakton ke nun oni starigas fundamenta leĝon. Dekretas ŝajnas sufiĉa. Benson tradukas ordain ankaŭ per destini, eble eĉ tiu vorto povus taŭgi.
La esperanta vorto establi signifas ĉefe fondi (firmaon, societon ks.), ekorganizi, dum la angla establish havas multe pli vastan signifon (ekz. Benson tradukas estigi, stabiligi, firmigi; demonstri; (found an organization, bsns, etc.) establi, starigi; ŝtatigi, oficialigi. La vorto establi fakte estas uzata nuntempe iom malstrikte ankaŭ pri diversaj agoj estigistabiligi ion, sed ne estas rekomendinde en ĉi tia teksto uzi tian iom figuran kaj suspektindan signifon por ĉio. Eble tial establish justice estis tradukita firmigi juston, sed por la dua apero de la vorto (establish this Constitution) estis tamen elektita la vorto establi, ĉar eblas pensi pri konkreta ago fondi ion.
Multo dependas ankaŭ de la signifo de justice ĉi tie (en dokumento de antaŭ pli ol 200 jaroj!). Ĝi povus ankaŭ signifi ekz. "jura sistemo de leĝoj kaj organizo de juĝejoj", kio defendus la uzon de fondiestabli, sed mi kredas ke la elektita traduko justo havas taŭge elastan signifon ĉi tie kaj por tia elasta vorto konvenas la elastaj estigifirmigi. Mi opinias, ke justo estas pli konvena ĉi tie ol justeco, kiu insistus pri tio ke estas eco.
Sed, finfine, temas pri unu el la plej gravaj dokumentoj en la mondo. Ĝi estis verkita antaŭ longe, kaj oni ne nepre trovas ĉiujn tiamajn nuancojn en modernaj vortaroj. Aliflanke, ĝi estas unu el la plej vaste interpretitaj kaj interpretataj dokumentoj en la mondo. Kaj ankaŭ traduko ĉiam estas interpreto, kaj ne eblas en tradukon ŝovi ĉiajn signifojn kaj kromsignifojn de la originalo. La konstitucia originalo fakte estas lingve sufiĉe simpla teksto, kaj ankaŭ eventuala traduko ne havu tro komplikan strukturon aŭ nenecese strangajn vortojn. Prefere lasi iom vastsignifajn esprimojn ol tute malebligi kromsignifojn.
Ankaŭ mi eble nun preferus iomete alian vorton ie-tie, sed mi tre hezitus tuŝi la tekston, ĉar ĝi ŝajnas adekvata tuto. Precipe, oni ne ŝanĝu unuopan vorton sen trastudi pli longan ĉirkaŭtekston. Povas estiĝi eĉ katastrofaj kontraŭdiroj.
Ni ne havas multajn leĝojn, interŝtatajn kontraktojn aŭ aliajn jurajn dokumentojn en Esperanta traduko por trovi modelojn. Mi tute ne scias, ĉu ekzistas tradukoj de la Usona Konstitucio. Estos bone, se iam kompetenta (kaj jure kaj lingve) specialist(ar)o tradukos ĉi tiun gravan dokumenton. --Surfo 11:36, 16 Feb. 2011 (UTC)
Dankegon pro la detala priskribo! Amike salutas Yekrats 13:56, 16 Feb. 2011 (UTC).

nomo de la artikolo[redakti fonton]

la nuna nomo estas "Usona Konstitucio", kaj estas alidirektilo nomata "Konstitucio de Usono". Por la bona ordo eble pli bone uzi normigan formon de nomo de ŝtata konstitucio. Tio estas alinomi la artikolon "Konstitucio de Usono" kaj aldoni alidirektilon "Usona Konstitucio".

Estimata Sj1mor, se vi preferas alinomi, aldonu {{alinomu}} kaj prezentu la proponon en Vp:AA.
Bonvolu ankaŭ subskribi viajn komentojn per ~~~~ . Dankon! - Moldur (diskuto) 16:08, 10 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

La temo en Vp:AA longe diskutigis sen klara tendenco. Mi tamen nun finis la diskuton, kaj subtenas movon "Usona Konstitucio" > "Konstitucio de Usono". Fakte ambaŭ variaĵoj same ĝustas kaj same bonas (same en Esperanto kiom en la angla "United States Constitution" kaj "Constitution of the United States") - nenio kontraŭ la variaĵo "Konstitucio de Usono". Estu tiel! ThomasPusch (diskuto) 00:55, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]