Diskuto:Valdorfa lernejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Iom mallonga, kvankam bonega artikolo pri nekutima temo. Thomas Guibal 07:19, 21. Apr 2008 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Bea 09:58, 21. Apr 2008 (UTC)
  2. Por Por: Marcos 16:17, 22. Apr 2008 (UTC)
  3. Por Por: Yekrats 00:24, 24. Apr 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Valdorfa pedagogio[redakti fonton]

Ĉu iu kunigos la artikolon Valdorfa pedagogio kun tiu ĉi artikolo? Mi supozas ke temas pri la sama afero? (ne atente legis)

Yves Nevelsteen 07:25, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi kontraŭas la kunigon kun valdorfa lernejo, la temo estas tre vasta kaj interesa, kaj ne mankas materialo por plibonigi ambaŭ artikolojn. Ambaŭ artikoloj ekzistas ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, pro tio ligiloj jam pretas inter la diversaj vikipedioj. Bea 10:23, 28. Apr 2008 (UTC)

Mi akceptas kaj do forigas la ŝablonon.

Yves Nevelsteen 20:52, 4. Maj 2008 (UTC)

Nova nomo de la artikolo[redakti fonton]

Ĉu ne estus pli bone nomi tiun ĉi artikolon per nomo Rudolf-Steiner-lernejo aŭ simile, kiel oni parolas nun en la unua frazo de la paĝo? La titolo Valdorfa lernejo logas al tio, ke oni povus pensi, ke temas pri valdorfaj lernejoj ĝenerale. Zuazua 17:47, 4. Okt 2009 (UTC)

Estas tute bone tiel kiel estas nun. Kompreneble ekzistas alidirektilo de titolo Rudolf-Steiner-lernejo al titolo valdorfa lernejo, sed la formo "valdorfa" (... pedagogio, lernejo, infanĝardeno ktp.) estas adapto de la origina germanlingva formo, tute konata kaj uzata en multaj naciaj lingvoj, kaj krome tute e-lingva, kaj ankaŭ la transformo de germana "w" al alilingva "v" okazas en pluraj lingvoj (ekzemple en la litova temas pri "valdorfo [mokykla]", tutsama radiko kiom en Esperanto. Kaj eĉ estas detala etimologia ekstervikipedia artikolo pri la temo: • "De kie venas la vorto Valdorfo?", artikolo esperantlingva
Ne estas neceso ŝanĝi ion. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 4 Sep. 2013 (UTC)