Diskuto:Varaždin (historia departemento)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La adjektivo "varaždina" kun kroata litero "ž" ["ĵ"] kaj esperantlingva finaĵo "-a" estas tre aŭdaca kreaĵo... ! Aŭ pli konkrete: Principe esperantlingva vorto, rekonebla per esperantogramatika finaĵo, devus uzi la esperantlingvan alfabeton, do devus esti "varaĵdina", aŭ devus esti plene kroata vorto. -- ThomasPusch (diskuto) 14:34, 8 Maj. 2012 (UTC)

Kial ne provinco, kiel en aliaj artikoloj de la kategorio? Ni jam diskutis tion, ke ĵupo ne estas esperanta formo de administra unuo, por kiu ekzistas la vortoj, provinco, distriktaro, regiono ktp.. Narvalo (diskuto) 14:44, 8 Maj. 2012 (UTC)
Mi suspektetas, ke Petr Tomasovsky eble kreis artikoloĝermon "ĵupo" kaj alinomigis tiun-ĉi artikolon al la titolo "varaždina ĵupo" ne pro konvinko, sed pro malkonvinko kaj simpla provoko: en la diskutpaĝo pri lia artikolo "ĵupo" li alvokas forigi ĉiujn nomojn de subŝtataj unuoj ne konsiderataj en PIV, kaj donacas la rekompenson ke "kiel bomboneto" tiam ankaŭ rajtas esti neniigita la vorto "ĵupo". Sed povas esti bonaj kialoj havi konkretajn nomojn por konkretaj fenomenoj: Ekzemple en la germana aŭ angla aŭ franca senprobleme uzatas la vorto oblast sen traduko al "Bundesland" (DE/AT))/"Kanton" (CH) aŭ "county" aŭ "département" (F)/"canton" (CH) kaj neniu nacilingva akademio laŭ mia scio ĝis nun protestis. Kaj same ekzistas apartaj vortoj por la historiaj administraj konceptoj gubernio en pluraj landoj, vojevodio en Pollando kaj la fenomeno kroate nomata županija (vi scias... latine comitatus, hungare vármegye, pole żupa, germane Gespanschaft, rumane judeţ ktp.). Mi persone nek batalas por vorto "ĵupo" nek kontraŭ - mi samopinias, ke restu unueco, kaj al mi persone ŝajnas ke la kroataj esperantistoj ne laŭte protestas kontraŭ uzo de vorto "provinco" traduke de županija, do laŭ mi eblas rezigni pri nova vorto "ĵupo". Krome vi pravas ke pridubindas vikipedia ekuzo de nova vorto nenie uzata ekster vikipedio: enciklopedio kompreneble notu faktojn kaj ne kreu fikcion. Sed se la vorto ĵupo estas serioze uzata ekster vikipedio, klare subtenindas ĝia uzo ĉi-tie. Dubokaze prefere unu vorto pli ol malpli: mi sincere ne scias, kiel nomi esperantlingvan artikolon pri la historia administra koncepto latine nomata comitatus, se ne estas esperantlingva vorto por ĝi (plej neŭtrale probable ĝi titoliĝu laŭ la nomo latina, ja iusence ankaŭ "internacia lingvo"). Ĉiel ajn la adjektivo "varaždina" ne estas esperantlingva, pri tio certe ne estas dubo. -- ThomasPusch (diskuto) 16:30, 8 Maj. 2012 (UTC)
Interkonsentite, la kreado de ĵupo-artikoloj estis por provoki. Ni devas alinomigi ilin laŭ ekzemplo de aliaj. (Varaždin (provinco)) Narvalo (diskuto) 18:15, 8 Maj. 2012 (UTC)