Diskuto:Varaja lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial vi transfromas la anglan W al Ŭ? Kial ne sekvi la rusan lingvon? Narvalo 16:19, 18. Jun 2010 (UTC)


La anglalingva litero w korespondas al esperantlingva duonvokalo "ŭ", dum la anglalingva "v" estas esperantlingva "v" - pri tio certe ankaŭ konscias vi. Tial multaj eŭropaj lingvoj en kiuj tute ne ekzistas la litero "w" (preskaŭ ĉiuj pli grandaj rom la germana, pola, angla, nederlanda kaj kimra) tamen uzas ĝin en fremdvortoj kaj ankaŭ por nomo de la lingvo "Wáray-Wáray" resp. "Winaray" (vidu ekzemple la norvegan, svedan, italan ktp.). Eble en la rusa estas malfacile cirilliterigi la sonon "ŭ" respektive "w", sed en multaj latinliteraj lingvoj tio bone eblas per la litero "w" kaj en Esperanto, kie uzo de "w" neniel estas antaŭvidata, kompromise per la litero "ŭ" kondiĉe ke oni akceptas uzon de la duonvokalo ankaŭ ekster la diftongoj "eŭ" kaj "aŭ"...

Mi substreku ke ne estis mi kiu "inventis" la nomon ŭaraja lingvo - ĝi antaŭe jam estis uzita en la esperantlingva vikipedio inter alie en la paĝoj

  1. Vikipedio:Internacia Vikipedio
  2. Vikipedio:Babel/war kaj Vikipedio:Babel/listo
  3. Vikipedio:Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj
  4. Ŝablono:Lingvo/kodlisto
  5. Ŝablono:ArtikolojPriEsperanto/lingvotabelo kaj
  6. Ŝablono:InternaciaVikipedio/tabelo kaj Ŝablono:InternaciaVikipedio/tabelo/10000...

Nur mankis artikolo pri ĝi, la ligiloj al la "ŭaraja lingvo" do estis ruĝaj. Tiun truon mi plenigis.

Laŭ mia kompreno (mi ne estas profesiulo pri la ŭaraja lingvo, do eble mi eraras...) la sono "w" en la ŭaraja lingvo estas prononcata "ŭ" kaj ne "v", kaj tial mi male al la rusa formo rekomendas ne transskribi ĝin per "v" sed ja per "ŭ" (mi konscias pri la diskutoj pri "ŭato"-"vato"-"vatto" ktp.). Sed duafoje mi substreku ke ne mi "enkondukis" "novan vorton" per kreo de la artikolo sub titolo "ŭaraja lingvo", sed simple sekvis la ĝisnunan lingvouzon. Mi rekomendas provizore uzi la formon "ŭaraja lingvo" en la artikola titolo, ĝis estus klara konsento pri ŝanĝo de ĉiuj vikipediaj mencioj de la lingvo al la formo "varaja".

Sincere, ThomasPusch 12:42, 19. Jun 2010 (UTC)

Kiel ni rifuzis Ŭaŝingtonon, ni devas rifuzi ĉiun tian formon kaj ne akcepti enkondukon de nova diftongo ŭa. Narvalo 19:01, 19. Jun 2010 (UTC)

Kiu faris tiun lingvotabelon, certe en havas bonajn lingvosciojn. Ĉu ĉiam sekvi la unuan, la kreinton de iu artikolo, eĉ se la titolo estas gramatika malĝusta? Narvalo 19:43, 19. Jun 2010 (UTC)

Mi estas la kulpulo kun malbona lingvoscio. Mi klopodas provizi Esperanto-nomojn por ĉiuj lingvoj de la mondo, kaj kiam mi trovis neniun, laŭ konsilo de Bertilo Wennergem, mi simple Esperantigis laŭ nacilingvaj nomoj. Mi ne konis tiun malpermemson de diftongo Ŭa (fakte mi scias pri Vaŝingtono, Havajo, Gvatemalo, ktp). Ankaŭ ekestis disputo pri naŭatla/navatla. Mi estas stultulo: bonvolu ne ripeti stultaĵojn post mi kaj korektu ĉiujn miajn misajn ŭa-ojn en Vikipedio. Arno Lagrange @ 19:42, 3. Jul 2010 (UTC)
Laŭ la rezulto de ĉi tiu diskuto mi nun ŝanĝis la titolon al "varaja lingvo". Marcos 14:03, 28 Okt. 2011 (UTC)