Diskuto:Disperso (optiko)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Varianco (optiko))

Laŭ la nuna stato de la apartigilo, "varianco" estu

  • disigo de aro de kune irantaj ondoj - sen intervikiaj ligiloj
  • mezuro de ĝia statistika disvastiĝo (en probablokalkulo kaj statistiko de hazarda variablo) - en multaj aliaj lingvoj ankaŭ nomata "varianco"
  • disigo de lumo je koloroj (optiko) - en multaj aliaj lingvoj nomata "disperso (optiko)"

Ĉiuj intervikiaj ligiloj direktas al apartiga paĝo pri la vorto "disperso". Artikolo "disperso" ĝis nun en la esperanta vikipedio ne estas, sed tamen temas pri normala esperantlingva scienca vorto[1]. Kaj klariga artikoleto pri la vorto "disperso" en vikipedio necesas, ĉar almenaŭ en esperantlingva kemia lingvaĵo la vorto bezonatas. Ioma terminara malordo...

ThomasPusch (diskuto) 15:20, 27 Apr. 2012 (UTC)

Saluton ThomasPusch, mi tute konsentas kun vi la vorto "disperso" jes ja validas ankaŭ en ĥemio[2]. Mi proponas alinomi la artikolon dispersio (konfuzema kaj malutila neologismo) per disperso (apartigilo), kien oni povos inkludi la tri difinojn de varianco. -- DidCORN 20:00, la 2-a de aprilo 2014 (UTC)
  1. vidu ekzemple la noton "dispersi" en Reta Vortaro (kvankam en Reta Vortaro nur menciiĝas optika signifo, dum la termino ankaŭ uzatas almenaŭ en kemio, probable en balistiko, kaj eble eĉ en plia senco)
  2. Plena Ilustrita Vortaro: vidu la difinojn de "dispersi" en vortaro.net