Diskuto:Vartisto
Aldoni temon@Robin van der Vliet: Vi en en julio 2017 movis paĝon Vartistino al Vartisto, kaj notis "kvazaŭ nur virinoj povas fari tion, pli bonas uzi seksneŭtran titolon, same kiel en la angla Vikipedio". Vi tendence pravas, sed ne sufiĉas nur movi titolon. Se vi certas ke same multaj viroj plenumas la okupon kiom virinoj, necesas ankaŭ tralabori la tekston. Nun estas teksto vartistino, kun surgluita etikedo "vartisto", kiu tre kontrastas kun la "sekse ne-neŭtra" teksto. ThomasPusch (diskuto) 18:47, 28 okt. 2024 (UTC)
PS: Cetere mi ne skribis la suprajn liniojn el motivo moki la seksneŭtran modon. Sed mi ĵus verkis tekston pri historia vikingo Erling Skakke, kies patro estis vartpatro de juna vikingo kaj estonta norvega reĝo. Por tiu patro de Erling Skakke sendube la origina teksto pri "vartistino" estus plene netaŭga, sed nun, kiam ankoraŭ la teksto tute ne estas adaptita al la de vi proponita seksneŭtra titolo, la teksta priskribo tamen ankoraŭ tute ne taŭgas. Vikinga vartpatro vere bezonus artikolon, kiu neniel pridubas lian virecon... (kompreneble mi scias, ke "vikingaj vartpatroj" estas ekstreme raraj en la 21-a jarcento, sed ĉiukaze la kazo estas ekzemplo ke estas tute aliaj modeloj de infanzorgado ol la 19-jarcenta „afabla virino por gardado de infanoj“ en burĝa Londono, de kiu la prototipo estas Mary Poppins). ThomasPusch (diskuto) 19:41, 28 okt. 2024 (UTC)