Diskuto:Veganismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas viŝi la frazon: "Multaj kuracistoj tial malrekomendas vegetaĵan dieton por beboj, infanetoj, adoleskuloj kaj gravedulinoj pro eblaj misevoluoj", aŭ almenaŭ reskribi ĝin, ĉar ankaŭ "multaj aliaj rekomendas vegetaran dieton pro ĉiuj vivetapoj ". Por ekzemplo, grandega grupo da kuracistoj kiuj rekomendas veganajn dietojn estas http://www.pcrm.org/ Se "Multaj kuracistoj diras A" estas fakto, ĉi-kaze ankaŭ "Multaj kuracistoj diras mal-A" estas fakto kun sama graveco. --Victornino 17:30, 25. Sep 2009 (UTC)

Kontraŭ vegetaĵa dieto[redakti fonton]

Aliaj frazoj estas malveraj ĉi tie. La manko de la vitamino B12 povas okazi dum la praktikado de la vegana dieto (ne la ovo-lakto-vegetarana), kaj por kelkaj homoj. Kurioze tiu ĉi paĝo mem enhavas tiun rezulton en la du unuaj referencoj. Senduve estas rimarkenda ankaŭ ke okazas tiu manko por la homojn kiuj kutime trinkas alkoholaĵojn, fumas tabakon, kaj ĝenerale por estas rekomendebla preni komplementon de B12 por ĉiuj personoj plenaĝa ol 50 jaraĝa.

Pri la ostkonstruo, jam ekzistas studioj kiuj pruvas ĝuste la kontraŭan ideon: La vegetarana dieto plibonigas la fortecon kaj la sanon el la ostoj.

Miaopinie tiu ĉi artikolo bezonas aktualiĝon. --Victornino 21:55, 26. Sep 2009 (UTC)

Survoje al elstara artikolo[redakti fonton]

La teksto nun estas tute modela, sed necesas ankoraŭ traduki la referencojn: estas multaj nenecesaj ruĝaj ligiloj, eĉ Gallup (company) kiu devus esti enketo Gallup, aŭ Time (magazine) kiu devus esti simple Time, sed preksaŭ ĉiuj cetereaj informoj estas nacilingve anglaj, eĉ la monatoj, kiuj vere ne estas malfacile scii en Esperanto, kaj bonus ankaŭ uzi la ŝablonojn "citaĵo el la reto" "...el libro", "...el gazeto", "...el novaĵo": Unufoje la tutan tekston en tekstoprilaborilon, traduki ĉiujn parametrojn al Esperanto, kaj pretus ĉio! Mi nun korektis la plej problemajn referencojn, sed ne havas tempon por ĉio - sed tion povas ĉiu fari. ThomasPusch (diskuto) 08:19, 9 maj. 2019 (UTC)[Respondi]