Diskuto:Vegetaĵa esenco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

ĉu volatila estas agnoskita termino en Esperanto ? mi ne trovis ĝin en vortaro. ĝi similas je pausaĵo de la franca. ĉu ne ekzistas alia vorto ?

volatila estas PIV-a vorto! Se ni trovas pli bonan, trafan vorton, ni povas redirekti la artikolon.

Vi trovas la esprimon en la angla vikipedio volatile oil, sed artikolo por tio ankorax ne ekzistas. RK 03.08.

Per volatileco oni esprimas kemiajn substancojn kiuj prezentas malaltajn bolpunktojn, do iliaj vaporoj estas konsiderataj esencaj oleoj (esencoleoj) kaj konsiderinda komerca valoro pro iliaj agrablaj odoroj, pro tio ili ĝenerale estas altkostaj kaj tre serĉataj. Multaj el ili uzatas kun farmakologiaj celoj en traktado de malsanoj, purigo de vivmedioj kaj kiel antisepsagentoj. Se la esprimo volatila ne ekzistas oni devas pensi pri kreado de vorto kiu traduku la neceson de la merkato. La originala kapvorto de ĉi-artikolo estis volatila oleo, nuntempe oni ŝanĝis ĝin je des malpli adekvata terminologio vegetaĵa esenco. Esencaj oleoj ĝenerale estas plantodevenaj tamen granda parto da ili estas kemie sintezeblaj pro la fakto ke homoj ŝatas imiti la naturon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:59, 28 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

E(s)tero?[redakti fonton]

Ĉu estas eteraj (kiel en la teksto) aŭ eSteraj oleoj?Stephan S (diskuto) 16:07, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus rigardis la rilatan germanan artikolon, kies titolo estas de:Ätherische Öle. Eĉ jam tio montras, ke la uzata termino "eteraj" estas ĝusta. Krome en la dikega vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" troviĝas la traduko "etera oleo". --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 8 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]