Diskuto:Komputila ludo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Videoludo)

"Kelkaj famaj kreistoj"[redakti fonton]

Ĉu vere ĉiuj tiuj homoj ekhavu siajn proprajn artiklojn? Mi dirus ili non estas tiel relevantoj (gravoj). Se oni povas diri ion gravan pri ili, kial ne povas esti tute en tiu artiklo? -- Ingolf 11:42, 1. Mar 2006 (UTC)

Ĉu vere ĉiuj tiuj homoj havu siajn proprajn ruĝajn ligilojn, kiuj ne estas artikoloj ekde almenaŭ 2006 ?? Prava dubo, kvankam skribita en nekutima lingvaĵo. Mi proponas forigi tiujn nomojn, kiuj en pli ol 17 jaroj ne sukcesis havi artikolon. Se iu volas verki novan tekston pri kreisto, ŝi aŭ li bonvenas tion fari, kaj tiam eblas meti la nomon al la listo... La kriterioj, ĉu temulo de nova artikolo estas "sufiĉe grava por la komerco de komputilaj ludoj" tiam ne estos tro striktaj ! ThomasPusch (diskuto) 18:58, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

ripari la terminologion[redakti fonton]

La termino "videoludo" estas neologismo. Uzu la formon "elektronika ludo", kiu estas Esperanta.--Sonjaaa 20:42, 21. Feb 2008 (UTC)

Se «Video estas elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj», do la termino "videoludo" ne rajtus esti unue, ĉar la bildoj de tiaj ludoj ne estas registritaj, sed kreataj dum la ludo laŭ la volo de ludanto. La vorto "video" estus bona en la latina, ĉar ĝi signifas "vido", aŭ io simila. Mi ne konas iu ajn ludo, kiu povus esti nomata "videoludo". Multaj enhavas videojn dum la komenco aŭ eĉ dum la ludo, sed la vera ludado estas tiam, kiam la uzanto daras la enigo (input) kaj la bildoj estas kreataj por li aŭ ŝi. --Francescost 07:20, 11. Okt 2010 (UTC)
Video latine signifas "mi vidas", ne "vido", sed krom tio la argumentado tute ĝustas. Tamen la formo "elektronika ludo" estus tute nova, ne uzata en aliaj lingvoj, dum la variaĵo "komputila ludo" uzatas en tute malsamaj lingvoj kiel la germana, pola, litova aŭ rusa. Kvankam la elektronikaj ludiloj nomataj ludkonzolo ne estas plenvaloraj personaj komputiloj laŭ nuntempa senco, ili esence ja estas speco de komputiloj. La ludoj celataj ĉi-tie ja estas komputilaj ludoj, do havas centran komputan unuon, programaron kaj ekranon. "Elektronika ludo" ankaŭ povus esti iu ajn ludo, en kiu (kiel flanka aldonaĵo) per elektroniko ŝaltiĝas aŭ malŝaltiĝas iu sono aŭ lumo. La artikole farita diferencigo inter "komputila ludo" (en persona komputilo aŭ "ludkonzolo") kun aŭ sen bildoj kaj "videoludo" nepre kun bildoj ne konvinkas. Do mi preferas titolon "komputila ludo", kun alidirektilo "elektronika ludo". Ĉiukaze video (eĉ pli bonus "vidbendo" aŭ "vidbendado", kvankam de iuj, ekzemple en PMEG, nomataj "nefaka lingvaĵo") estas io alia. ThomasPusch (diskuto) 22:57, 17 Jun. 2014 (UTC)

Informkesto videoludo[redakti fonton]

Bonvolu provizi, ĉar Indas and endas.

Eble io simila al Informkesto televida serio. Sj1mor (diskuto) 07:38, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Vidila ludo[redakti fonton]

Mi proponas ke ni aldoni la terminon « Vidila ludo » kiel alternativa frazo .
Ĝi estas plu proskimen al fundamento . Nira gliro (diskuto) 20:34, 14 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

Manjas referencoj en kelkaj ĉapitroj. kani (diskuto) 22:15, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]