Diskuto:Vokala harmonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vokala harmonio aŭ Sinharmonio?[redakti fonton]

Laŭ la fino de la angla artikolo:

Note: There are no known languages that exhibit consonant harmony in this fashion. However, assimilation of consonants and consonant cluster simplification could be taken to be cousins of vowel harmony.

Ne estas konataj lingvoj, kiuj montras konsonantan harmonion en tiu ĉi maniero. Tamen, alsimiligo de konsonantoj kaj simpligo de konsonantaroj povus esti komprenataj kiel kuzoj de vokala harmonio.

Laŭ mia malfaka vidpunkto, la titolo estu Vokala harmonio kaj oni ne menciu la konsonantojn.

-- :) 04:27, 3. Sep 2003 (UTC)

Fakte antau ol prepari la artikolon mi konsultis tra la ruslingva reto kaj en kelkaj faklibroj. En kelkaj ruslingvaj eldonoj mi trovis ĝuste similan formuligon (pri ankaŭ konsonanta sinharmonio) kaj mi kredis ĝin prava ĉar efektive fonetike la fenomeno okazas se eĉ skribe tion oni ne nepre indikas. Tion vi, fakte, nomis "kuzoj de la vokala harmonio". Eble, ankaŭ tio estas prava. Mi demandu lokajn fakulojn. Kio pri la termino "sinharmonio" mi trovas ĝin prefera ĉar ĝi estas kaj internacia kaj malpli konkretiga.

Amike, Aleksandr Blinov

Ĉu "sinharmonio" estas vere internacia? Ĝi ne estas en PIV2, kaj mi neniam trovis ĝin antaŭ tie ĉi. Mi nur trovas ĝin per Google en vikipedia artikolo. Mi ne komprenas tiun "malpli konkretiga". -- :) 01:20, 10. Sep 2003 (UTC)

Mi iom esploris pri la termino kaj konsentas kun vi ke la vorto ne estas internacia. En la rusa lingvo (kaj pluraj lingvoj de Rusio) oni nomas la fenomenon "singarmonizm", sed la okcidentaj lingvoj (mi kontrolis la francan) aliras iom alimaniere al la afero. En la turka lingvo ĝi nomiĝas "ses uyumu" (son-konkordo). Mi parolis kun mia amiko tjurkologo Eduard Lebedev (la turka kaj ĉuvaŝa lingvoj)kaj li diris ke temas pri nura terminologio, ĉar ekz. kaj vokala kaj konsonata harmonio ekzistas, kiuj ofte estas simple alinomataj: alsimiliĝoj de sonoj, tamen ekzistas du tipoj de asimiliĝoj: kontakta kaj distanca. Kaj la harmonio de vokaloj (almenaŭ en tjurkaj lingvoj) estas ĝuste distanca alsimiliĝo, dum la harmonio de konsonantoj estas kontakta alsimiliĝo. Do, por konkludi mi ŝatus diri ke en ekssovetia lingvistiko oni uzas por vokala kaj konsonanta harmonio unu ĝeneralan terminon - sinharmonismo (aŭ en esperanto ni povus nomi ĝin 'sinharmonio / kunharmonio') aŭ alivorte specoj de sona asilimiĝo.

Laŭ mi povas temi kaj pri sinharmonio (aŭ kunharmonio) kaj pri apartaj vokala kaj konsonata harmonioj kiel specoj de sona alsimiliĝo. Fakte mi ne estas insista pri la afero, sed proponas pliajn konsultiĝojn.

Amike, Aleksandr Blinov

Mi pensas, ke "kun-harmonio" estas redunda. Sufiĉas "(ia) harmonio". Pri vokala kaj konsonanta, tamen mi ne kleras por decidi. -- :)


Mi konsentas, ke la artikolo estu "Vokala harmonio". Laŭ Google, "vokalharmonio" havas 3 rezultojn, "vokala harmonio" 5, kaj "sinharmonio" nur 2 (ĉi tiuj artikolo kaj diskutopaĝo). Se neniu kontraŭas, post pluraj tagoj mi movos la artikolon al "Vokala harmonio". --Jim Henry 23:41, 6. Aŭg 2004 (UTC)

Neniu kontraŭis dum 5 tagoj, do mi movis la paĝon al "Vokala harmonio" kaj redaktis ĝin por klarigi la du terminojn. --Jim Henry 17:40, 11. Aŭg 2004 (UTC)