Diskuto:Volano (sporto)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo "volano (sporto)" traktas ekzakte la saman temon kiel la artikolo "badmintono". Iu iam sen ajna referenco en la duan tekston metis la aserton ke la sporto nomiĝu "pli ekzakte volanludo", sed la gvidaj e-lingvaj vortaroj kiel PIV kaj ankaŭ Reta Vortaro konas nur la disciplinon "badmintono", ne "volano". La artikolo "volano (sporto)" ŝajnigas havi ekvivalentojn en aliaj lingvoj, sed tiuj artikoloj fakte traktas la pluman "pilkon" de la ludo, ne la ludon mem. Insiste mi do proponas unuigi la du tekstojn je titolo "badmintono", kaj ne provi vikipedie disvastigi novan terminon ekster vikipedio malpli aŭ tute ne uzatan.

Eventualaj komentoj menciiĝu en Diskuto:badmintono.

ThomasPusch (diskuto) 19:49, 11 Jun. 2014 (UTC)

Eble ne "pli ekzakte" sed foje ankaŭ uzatas la vorto "volanludo".[1][2][3] Mi ne trovis "badmintono" en reta PIV.[4] Mi pensas ke oni povus resti la artikolon volano (sporto) kiel la "plumprovizita pilko" (PIV[5]) se ĝi estus menciinda sendependa artikolo kiel kelkaj alilingvaj vikipedioj d:Q874669. Tamen, granda parto de ĉi tiu artikolo pri "volanludo" estu ŝovata al Badmintono.--Salatonbv (diskuto) 20:49, 11 Jun. 2014 (UTC)
Farita, ne plu bezonas kunigi la du artikolojn.--DidCORN la 30-a de aŭgusto 2016, 11:00 (UTC)