Diskuto:Volapuko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus legis ke Volapuko havas multe da literaturo. Ĉu veras? --Chuck SMITH

Kion signifas "multe"? Bertilow 12:21, 19. Jun 2003 (UTC)
Volapuko kreskis tre rapide, kaj multaj libroj pri Volapuko (gramatikoj, lernolibroj) publikiĝis ekde la unuaj jaroj. Tradukoj en Volapukon estis kelkaj, sed relative malmultaj (Kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen, la unua kanto de la Dia Komedio de Dante Allighieri, la Nova Testamento). Estis sufiĉe multe da ĵurnaloj kaj gazetoj, en kiuj publikiĝis originalaj tekstoj; se oni konsideras ilin, la Volapüklingva literaturo preskaŭ duobliĝas. --Smeira 23:26, 23. Jan 2007 (UTC)
Kial en la supra dekstra kadro legeblas "volapukA" anst. "volapukO"? - jc
Ĉar la ŝablono devigis la literon "a" ĉe la fino de lingvonomo. Mi jam ŝanĝis tion (kaj aldonis novan version de la Patro Nia, fare de Arie de Jong). Smeira 01:10, 25. Sep 2007 (UTC)

Ĉu umlaŭtoj aŭ tremaoj?[redakti fonton]

Uzanto:Hans Kamp ŝanĝis (je 12:44, 9 Apr. 2015‎) "tremaojn" al "umlaŭtoj". Mi malkonsentas: en Volapuko ne ekzistas fleksia umlaŭto, per kiu oni formus fleksiajn formojn simile al la angla man—men (aŭ la germana Mann—Männer). La volapuka ü estas ne pli umlaŭta ol la ĉapelo de la esperanta ĝ — temas ne pri fenomeno morfologia, sed pri grafika supersigno. Kaj en tiu uzo tremao estas pli konvena. (La angla man—men ne uzas tremaon, sed jes estas umlaŭto.) -- Sergio (diskuto) 01:24, 10 Apr. 2015 (UTC)

Se la vorto "tremao" estas pli konvena, mia gepatra lingvo verŝajne konfuzas min. En la nederlanda "Umlaut" kaj "trema" estas du aliaj aferoj. "Umlaut" ŝanĝas la sonon de la litero, sur kiu ĝi estas. "Trema" dividas du literojn kiuj misprononciĝus se la "trema" mankus. Mi verŝajne mistradukis "Umlaut" per "umlaŭto" kaj "trema" per "tremao". Ankaŭ la dupunkto super u en "güe" [gŭe] kaj "güi" [gŭi] mi konsideras kiel tremao, dum alie tiuj vortoj prononciĝus kiel [ge] kaj [gi]. Hans Kamp (diskuto) 09:34, 25 Apr. 2015 (UTC)
Kompreneble, tio estas afero de konvencio. La nuna uzo en Esperanto emas trakti tremaon kiel supersignon; ĝia signifo povas esti umlaŭto (kiel en Mann/Männer) aŭ dierezo (kiel en Noël):

trema/o. {Libroj} Supersigno (¨), uzata super vokalo por signi dierezon aŭ umlaŭton: longa tremao (supersigno en la hungara alfabeto: ˝). [NPIV]

Simile estas pri ReVo  tremao en ReVo .
Konvencio povus esti alia, la anglalingva normo pri Unikodo (mis)uzas la vorton “diaeresis”: la germana ü estas, laŭ tiu normo, “00FC;LATIN SMALL LETTER U WITH DIAERESIS”. Sed tio estas alia lingvo, kaj laŭ mi, la PIVa-ReVa terminsistemo estas pli logika kaj klera.
Kaj laŭ tiu terminsistemo, Volapuko havas literojn kun tremao, kiu en tiu lingvo signas nek umlaŭton, nek dierezon. -- Sergio (diskuto) 04:14, 26 Apr. 2015 (UTC)