Diskuto:Volontuloj de TEJO

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi estas Rikardo CASH. Mi povas informi vin ke nek mi, nek mia edzino Jeanne-Marie (Jeannette) CASH-LIOUVILLE, estis volontuloj de TEJO ĉe la Centra Oficejo de UEA.

1. Mi estis dungita sekretario ĉe la NEJO-komisiono (antaŭanto de KER) en ilia oficejo en Amsterdam, dum la jaro 1969-70 ('kongresa jaro').

2. Jeanne-Marie anstataŭis min tie dum la jaroj 1970-72. Ŝi estis ankaŭ estraranino pri eksteraj rilatoj de TEJO.

3. Tiun saman jaron mi deĵoris kiel dungita salajrulo en la Centra Oficejo, en la eldona fako. Mi ne estis volontulo, ĉar tiu sistemo aperis nur dekon da jaroj poste. Mi tamen restis aktiva en TEJO en tiu periodo, kaj eksterdeĵore helpis (ekz. kunredaktanta _Koncize_).

Ĉu Graĉjo estas Graham CANSDALE?