Diskuto:Wilhelm Ostwald

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Indus reflekti ankaŭ la inklino de Ostwald al "monismo", populara filozofio siatempe

Leginda diskuto[redakti fonton]

Proponita de Marcos 18:38, 6. Apr 2008 (UTC)

  • Por:# Por Por: Punktor 13:25, 29. Apr 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Latva nomformo[redakti fonton]

La 8-an de oktobro 2014 la vikipediano Dirk Bindmann estingis la interkrampe aldonitan latvan nomformon Vilhelms Ostvalds el la artikolo. Li argumentis, ke "Ostwald ne estis latvo, nek estis ŝtatano de Latvio, nek emis al latva kulturo." El kultura vidpunkto Dirk pravas: Ostwald apartenis al la grupo de germanaj baltoj, kiel tiutempe multaj loĝantoj de Rigo. Mi tamen ne ĝeniĝintus de la latva noma variaĵo, ĉar li havis ampleksajn kulturajn kontaktojn kun lokaj latvoj, kaj ankaŭ tolerus la ruslingvan nomvariaĵon, ĉar li naskiĝis kiel civitano de la Rusia Imperio. Sed bone, per la intervikiaj ligiloj oni tuj venas al la latva kaj rusa nomvariaĵo, kaj mencio de ĉiuj tri nomformoj en la unua frazo vere povus ŝajnigi la falsan impreson, ke li samrange konsideris sin germano kaj latvo kaj ruso, kio vere ne ĝustus. La artikolo "germanaj baltoj" menciiĝas en la dua teksta ĉapitro. Mi pro klareco ankaŭ aldonas ĝin al la unua frazo, kaj ŝanĝas la ligilon "Germanio|germana" en la unua frazo al "germanoj|germana", ĉar li ja estis germano denaske, sed loĝanto de Germanio nur ekde 1887. ThomasPusch (diskuto) 14:15, 21 Nov. 2014 (UTC)

Eble pravigebla estus cirila skribformo de lia nomo, ĉar probable ekzistas aŭ ekzistis iu naskiĝodokumento en la rusa. Ostwald mem, tamen, sufiĉe kontentis, kiam li ekde 1888 ne plu estis subulo de la rusia caro. Nepre evitenda estas la nomformo latva (krom en tekstoj latvaj). Li junaĝe ja renkontis latvojn, sed tio ne signifas, ke li havis ampleksajn kulturajn kontaktojn tiajn, ke li konsideris sin parto de tiu kulturo. Tiutempe la latva kulturo havis malaltan prestiĝon ekster la latva popolo, kaj Ostwald mem rakontis fakte nur malbonajn spertojn kun latvoj. --Dirk Bindmann (diskuto) 16:13, 7 Jul. 2015 (UTC)